Rikardo Fitz Gilbert

Rikardo Fitz Gilbert (n. ĉ. 1030, m. eble en 1090) estis nobela kuzo de Vilhelmo la konkerinto kaj partoprenis la 1066-an normandan invadon de Anglio.

Rikardo Fitz Gilbert
Persona informo
Richard FitzGilbert
Naskiĝo ĉ. 1030
en Duklando Normandio
Morto eble 1090
en St Neots Priory
Tombo St Neots Priory vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio De Clare family vd
Patro Gilbert, Count of Brionne vd
Patrino Gunnora d'Aunou vd
Gefratoj Baldwin FitzGilbert vd
Edz(in)o Rohese Giffard vd
Infanoj Gilbert Fitz Richard • Walter de Clare • Robert Fitz Richard • Roger fitz Richard • Godfrey FitzRichard • Adeliza FitzRichard • Rohese FitzRichard • Avice de Clare vd
Profesio
Okupo militisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ruinoj de Kastelo Tonbridge

Pro lia subteno Vilhelmo donis al li vastajn bienojn en Anglio, kaj rajtigis lin konstrui kastelojn ĉe Tonbridge, Kent kaj Clare, vilaĝo de Suffolk. Rikardo Fitz Gilbert akiris la titolon "grafo de Clare".

Dum Vilhelmo forestis en Normandio, Rikardo foje servis kiel regento en Anglio, kaj li ludis gravan rolon dum la subpremo de 1075-a ribelo.

Post la morto de Vilhelmo la konkerinto, Rikardo Fitz Gilbert subtenis Roberton Curthose kiel reĝo de Anglio, sed kapitulacis al Vilhelmo la 2-a post sieĝo de Kastelo Tonbridge.

Li entombiĝis en la priorejo de St Neots (Cambridgeshire).

Laŭ Giraldus Cambrensis, en 1091 Rikardo militis en Normandio por Vilhelmo la 2-a kontraŭ Roberto Curthose kaj kaptiĝis, kaj murdiĝis dum vojaĝo al Kimrio nelonge post la surtroniĝo de Henriko la 1-a: sed ne certas ĉu Giraldus pravas.