Rinanto
Rinanto (latine Rhinanthus) estas genro el familio Orobankacoj, kiu entenas inter 30 kaj 40 speciojn de duonparazitaj herboj. Plej multaj el tiuj specioj troviĝas en Eŭropo. Temas pri prataj kaj paŝtejaj herboj. Ili posedas grapformajn infloreskojn el flavkorolaj, ŝvelkalikaj floroj. La supra lipo de la korolo finiĝas per du dentetoj, blankaj aŭ bluaj laŭ la specioj.[1]
Rinanto | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Rhinanthus L., 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kelkaj specioj redakti
- Rhinanthus alectorolophus - haroza rinanto
- Rhinathus angustifolius - stretfolia rinanto
- Rhinanthus minor - eta rinanto
Referencoj redakti
- ↑ Ex AKB48 Hirata Rina Menikah (indonezie). Shukan Bunshun (2019-10-01). Alirita 2019-10-02.