Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rincón de Soto (stacidomo).

Rincón de Soto [rinKON deSOto] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordorienta Komarko de Alfaro, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Rincón de Soto estas etimologie komprenebla kiel Angulo de Arbaro (eble el familinomo).

Rincón de Soto
municipality of La Rioja (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 021  (2023) [+]
Loĝdenso 201 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 1° 51′ U (mapo)42.234444444444-1.8508333333333Koordinatoj: 42° 14′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 261 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rincón de Soto (Provinco Rioĥo)
Rincón de Soto (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Rincón de Soto
Rincón de Soto (Hispanio)
Rincón de Soto (Hispanio)
DEC
Situo de Rincón de Soto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rincón de Soto [+]
vdr
La municipa teritorio de Rincón de Soto, en la plej nordoriento de la regiono.

Geografio

redakti

Rincón de Soto estas sur la valo de la rivero Ebro, sur fruktodona agrikultura valareo, kio ebligis historie prosperan legoman produktadon; fakte la nordo de la municipa teritorio estas trapasata de la rivero Ebro. Rincón de Soto havas facilan komunikadon pro situo trapasata de la nacia ŝoseo N-232 kaj nur iomete ĉe la aŭtoŝoseo AP-68, kiuj komunikas nordokcidente kun Calahorra kaj Logronjo kaj sudoriente kun Alfaro. La rivero Ebro bordas nordon kaj orienton de la teritorio farante limon kun Navaro.

Historio

redakti

En Rincón de Soto interpaciĝis la reĝo Alfonso la 7-a de Kastilio kun la reĝo García de Navaro, kaj oni realigis la donacon de Nienzabas, kiu jam estis senhoma en la 19-a jarcento. En la 30a de Majo de 1140 Calahorra donis bienon en Recueja de Rincón de Soto al don García Zapata kaj lia edzino doña Sancha. Poste, en la 14-a jarcento, oni menciis Rincón de Soto en la testamento de don Juan Ramírez de Arellano, en Sorio fare la 29an de Oktobro 1383. En ĝi oni registris donacon por la fondo de kapelecoj en la Katedralo de Calahorra de la havaĵoj kiujn li havis en tiu urbo kaj en la domaro de Rincón de Soto.

Ĝi estis domaro ĝis sendependigo en 1670, regante Karolo la 2-a, pere de la pago de konsiderinda monsumo.

Aktualo

redakti

La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male ĉe Rincón de Soto, kie oni altiĝis el ĉirkaŭ 2 000 loĝantoj ĝis nunaj 3 900.

La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (vitejoj, migdalarboj, olivarboj kaj ĉefe piroj de protektita devennomo). Krome estas rura turismo.

Vizitindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Mikaelo kun barokaj elementoj, popola arkitekturo, blazondomoj, Jakoba Vojo, vitgardejoj, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ

redakti