Ritchie Boys [riĉi-bojs] aŭ Riĉi-junuloj estis junuloj elmigrintaj el Germanio, plejparte judoj, trejnitaj dum la dua mondmilito en Camp Ritchie (Military Intelligence Training Center, t.e. eduka centro de la Usona armeo).

On trejnis la junulojn en Camp Ritchie, Maryland per speciala trejna programo por resendo al milita zono en Eŭropo. Ili tie devis kunlabori kun la usona armeo en la okupado de Germanio.

Historio redakti

Kiam Germanujo deklaris militon al Usono, la riĉi-junuloj iĝis grava armilo de la aliancanoj. Neniu konis pli bone la germanojn, ol la germanoj mem. Ili konis la animstaton kaj la lingvon. En Camp Ritchie ili lernis la konceptojn de moderna psika militarto. Kaj tiel estiĝis ilia taskaro: esplori la malamikon, malkuraĝigi lin kaj tiel igi lin kapitulaci senpostule.

La Riĉi-junuloj surbordiĝis la D-tagon, la 6-an de junio 1944 en Eŭropo kun la aliancanoj, sed ili baldaŭ sekvis siajn specifajn taskoj. Misinformado, kolektado de informoj per ĉiuj rimedoj, psika analizado de germanaj kaptitaj soldatoj ktp.

Konataj Riĉi-junuloj redakti

Inter la konataj junuloj trejnitaj en Camp Ritchie estis

Bibliografio redakti

  • Christian Bauer, Rebekka Göpfert: Die Ritchie Boys. Deutsche Emigranten beim US-Geheimdienst. Hoffmann & Campe 2005. ISBN 3-455-09498-8