Calumet (rivero)

(Alidirektita el Rivero Calumet)

La rivero Calumet (/ˌkæljʊˈmɛt/) estas fakte sistemo de tre industriigitaj riveroj kaj kanaloj en la regiono inter la kvartalo Suda Ĉikago en Ĉikago, Ilinojso, kaj la urbo Gary, Indianio. Historie, la Malgranda Calumet River kaj la Granda Calumet estis unusola rivero, el kiuj la unua fluis okcidenten el Indianao al Ilinojso, poste turnante reen al sia elfluejo en la Lago Miĉigano ĉe la Marquette Park en Gary.[1]

Calumet (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 12 km
Fluo
Enfluejo en la riveron rivero Sankt-Laŭrenco
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Ilinojso
Map
vdr
Inundoj de Little Calumet en Munster, Indianao, en septembro 2008.

La vorto "calumet" nomas la ritan pipon de usonaj indianoj.

La areo estas tre ebena kaj la fluejo kaj eĉ la direkto de la riversistemo foje ŝanĝiĝis. La malalta deklivo havigas al la rivero nur tre malgrandan fluon. Tiu rivero estis jam tro poluita pro industrio ekde la dua duono de la 19a jarcento.

Notoj redakti

  1. Little Calumet River Watershed Management Plan (PDF) (Report). Arkivigite je 2020-08-01 per la retarkivo Wayback Machine Indiana Department of Environmental Management. 2008. Alirita la 16an de junio, 2020.

Eksteraj ligiloj redakti