La rivero Eo estas rivero de la nordo de Hispanio, kiu kuras grandparte laŭlonge de terenoj de Galegio kaj en la lasta sekcio konsistigas la landlimon kun Asturio. Ĝi enfluas en la Kantabran Maron formante la rion de Ribadeo.

Rivero Eo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 99 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Asturio
vdr

La nomo venas de la vorto Ego, kiu en la greka epoko alterniĝis kun Egoba, kaj tiel Plinio atestas dum parolado pri la Egobarri, la loĝantoj de la bordo de la estuaro. De Egoo venas Eo kaj ankaŭ la mezepokaj formoj Iuve (775), Euve (875), kaj fine Ove (905-), nomo de paroko de Ribadeo, proksime al la estuaro.