Rivero Cojedes

(Alidirektita el Rivero Kohedes)

La Rivero Cojedes [koĥEdes] aŭ [kohEdes] (en hispana Río Cojedes) estas alfluanto de la Rivero Orinoko en centra Venezuelo. La rivero Cojedes originiĝas en la subŝtato de Lara, kaj fluas sudorienten tra valo inter la Cordillera de Mérida kaj la Cordillera de la Costa kaj tra la herbejoj de Llanos de la Orinoka Baseno por enflui en la Rivero Apure, kiu fluas orienten por kuniĝi al Orinoko. Tiu rivero ricevas akvon el la subŝtatoj de Lara, Yaracuy, Portuguesa, Cojedes, Barinas kaj Guárico.

Rivero Cojedes
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Venezuelo
Regionoj [[]]
vdr

Tiu rivero hejmigas la ĉefan populacion de Orinoka krokodilo (Crocodylus intermedius) en Venezuelo kaj en la tuta mondo.