Luangvo estas rivero lokita en la orienta parto de Zambio (kie estas konata kiel Luangwa), kaj estas rigardata unu el la plej grandaj senŝanĝaj riveroj de Afriko.

Rivero Luangvo
rivero
Bazaj informoj
Longeco 770 km
Fluo
Enfluejo Zambezi
Geografio
Landoj Zambio
Regionoj [[]]
Map
vdr
Kelkaj elefantoj (Loxodonta africana) trairas Luangvon

Ĝi naskiĝas ĉe la montoj Lilondo kaj Mafingo, je alteco ĉirkaŭ 1500 m, proksime al land-limo kun Tanzanio kaj Malavio. Fluante sude, ĝi aliĝas al rivero Zambezo, kaj oni konsideras ĝin kiel unu el siaj plej grandaj alfluoj.

Laŭ sia kurso, la rivero Luangvo enhavas grandajn diversecojn de arbara vivo, kaj hejmas por hipopotamoj, elefantoj kaj krokodiloj, sur regiono de 50 000 da kvadrataj kilometroj ĉirkaŭe.

Ekster sia pluva sezono - kio okazas inter la monatoj decembro kaj marto -, la regiono suferas pro granda sekeco. La partoj kiuj estas pli malaltaj sekas, inkluzive bestoj mortas enmarĉige en la koto.