Nansa estas rivero en la nordo de Hispanio, en la Kantabra Kornico. Ĝi fluas tra la aŭtonoma komunumo Kantabrio en la Kantabran Maron.

Nansa
rivero
Bazaj informoj
Situo Hispanio
Longeco 46 km
Akvokolekta areo 418 km²
Fluo
Fonto Peña Labra (municipo Polaciones)
- Alteco super marnivelo 1 300 m
Enfluejo Kantabra Maro
Geografio
vdr

Ĝi elfluas ĉe la norda flanko de la monto Peña Labra, je 1.800 metroj super la marnivelo. Kurinte 7 kilometrojn de la elŝprucejo, la rivero ricevas akvon de pluraj alfluantoj venantaj de la montaroj Peña Sagra, Collado de la Cruz de Cabezuela kaj la Montopasejo de Sejos. Laŭlonge de 5 kilometroj ĝi trairas montopasejon Peña Bejo, alvenante al municipo Tudanca. En 1950 oni konstruis baraĵlagon, nome La Cohilla, en tiu sekcio.

Fluante norden laŭ 12-kilometra meandro ĝis Puentenansa, la rivero ricevas akvon de la rivero Vendulo (maldekstra flanko) kaj la rivero Tibierga (dekstra flanko). Je distanco de 4 kilometroj antaŭ la montoĉeno Escudo de Cabuérniga, ĝi tranĉas la monton kreante diversajn larĝajn kaj mallarĝajn valojn. Fine, la rivero fluas en la Kantabran Maron tra la estuaro Tina Menor.

Vidu ankaŭ redakti