Río Negro (Amazonio)

(Alidirektita el Rivero Negro (Amazono))

Rio Negro (portugale: Rio Negro, hispane: Río Negro, esperante Nigra Rivero) estas la plej granda maldekstra alfluanto de la Amazono kaj la plej granda nigrakva rivero de la mondo. Ĝi estas la sepa plej granda rivero en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo)

Río Negro (Amazonio)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 2 250 km
Akvokolekta areo 691 000 km²
Averaĝa trafluo 28 400 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj [[]]
vdr
Mapo montranta la Riveron Negro en la Amazona Baseno.

Ĝi naskiĝas inter Orinoko kaj la Amazona Baseno, kaj konektas ankaŭ kun la Orinoko pere de kanalo Kasikiare. En Kolombio, kie situas ties fontoj, ĝi estas nomata Rivero Guainía. Ties ĉefa alfluanto estas la Vaupés, kiu kunhavas akvon kun la Guaviare, branĉo de la Orinoko, nome la baseno de la orienta deklivaro de Andoj en Kolombio. La Rivero Negro fluas en la Rivero Solimões por formi la Amazonan Riveron ĉe Manaus, Brazilo.

La rivero Branco estas la ĉefa alfluanto ĉe la norda bordo de la rivero Negro, kiu fluas integre tra la ŝtato Roraima.