Rivero Pinturas, tio estas rivero Pentraĵoj, estas fluejo de sezona rivero en la Provinco Santa Cruz (Argentino).

Rivero Pinturas
rivero
Bazaj informoj
Longeco 150 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj Santa Cruz
vdr
Rokpentraĵoj de Cueva de las Manos (Rivero Pinturas, ĉirkaŭ 9 000 jarojn de antikveco). Ili reprezentas skemstile unu homon kaj grupojn de animaloj; oni observas ankaŭ aliajn simbolojn, elstare la manojn kiuj nomigas la lokon. Tiu formo de prahistoria arto, kvankam estas valorega atestilo por la rekonstruo de la pasinteco, ne estas historia fonto en la klasika senco de la vorto, sed arkeologia fonto.

Elfluinta en la montaro Andoj, en la malgranda masivo de la monto Zeballos (2743 m), sude de la Lago Bonaero, fluas dekomence orienten, kun la nomo de rivero Ecker, dum cent kilometroj. Poste turnas norden al la Rivero Deseado laŭ mirinda kanjono nome Valle del Río Pinturas, kie estas la fama Kaverno de la Manoj, kie videblas rokpentraĵoj de pli ol 10 000 jaroj de antikveco kaj kiu estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1999. Kaj la rivero kaj la kanjono estas 150 km longaj.