Rivero San Juan (Argentino)

rivero en Argentino

La rivero San Juan (sankta Johano), estas rivero, produkto de la fandiĝo glaĉer-nivela en la Andoj. Estas la rivero plej grava de la provinco San Juan, kaj situantas en la areo centrasuda de tiu en la centro-okcidento de Argentino.

Rivero San Juan (Argentino)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 500 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj San Juan
Map
vdr
Mapo de la rivero.
Vido al la digo José Ignacio de la Roza.

La rivero San Juan havigas akvon al Gran San Juan, urbaro ĉirkaŭ la urbo San Juan, deka urba centro plej grava de Argentino kiu posedas ĉirkaŭ duonmiliono da loĝantoj. Krome ĝi utilas por irigacio danke al akvorezervado kaj kanaligado al agrikulturaj oazoj de la valoj Tulum, Ullum kaj Zonda.

Ĝi originas la sistemojn por irigacio de la departementoj Ullum, Zonda, Albardón, Angaco, San Martín, Caucete, 25a de majo kaj Sarmiento. Tiele ĝi ebligas la disvolvigon de intensa agrikulturo, kun plantejoj, ĉefe de vitoj, kio karakteras en la regiono.

Estas ankaŭ la rivero plej akvenhava kaj etenda de la regiono Kujo kaj de la baseno de la rivero Desaguadero/Colorado kiu elfluas en la Argentina Maro[1].

Koordinatoj: 31° 15′ 15″ S 69° 13′ 00″ U / 31.25417 °S, 69.21667 °U / -31.25417; -69.21667 (mapo)

Notoj redakti

  1. www.hidricosargentina.gov.ar. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2014-03-11.