Rjazana linio
La Rjazana linio estas fervoja linio de Moskvo al Rjazan tra la urboj Luberci, Ĵukovskij, Ramenskoje, Beloozjorskij, Voskresensko, Kolomna, Ozjori, Luĥovici, Zarajsk, Ribnoje. Ĝi trapasas Moskvon (Centra, Orienta, Sud-Orienta distriktoj), Moskvan provincon kaj Rjazanjan provincon. Konstruita en 1862 inter Moskvo kaj Kolomna, ĝi estis la 19-a fervoja linio funkcianta tiutempe en Rusio kaj unu el la plej malnovaj ĉe la Moskva fervojkruciĝo.
Rjazana linio | |
---|---|
Trafikado | |
Trafikanto | Moskva fervojo |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | ? km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
La sekcio Kazana stacidomo - Luberci-1 estas kombinita kun la Kazana linio. Estas kvar ĉefaj trakoj inter la Kazana stacidomo kaj la stacio Ippodrom (Ramenskoje), la sekcioj Faustovo-Vinogradovo kaj Ribnoje-Rjazan estas tritrakaj, la cetero de la linio estas dutraka. Ĝi estas la nura linio de la Moskva fervojo kun maldekstra trafikflanko.
Vidu ankaŭ redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Рязанское направление Московской железной дороги en la rusa Vikipedio.