Robajoj de Omar Ĥajam
Robajoj, literumita ankaŭ kiel Rubaiyat (رباعیات عمر خیام en persa) estas la titolo kiun la brita poeto kaj tradukisto Edward Fitzgerald donis al kolekto de poemoj de Omar Ĥajam (1048-1131). La traduko de robajo estus «kvarteto». Aliaj poetoj, kiel Fernando Pessoa kaj Jeghiŝe Ĉarenc, verkis siajn proprajn robajojn sekvante la tradicion de Ĥajam.
Robajoj de Omar Ĥajam | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Omar Ĥajam | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | persa lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | Robajo | ||||
| |||||

La du unuaj versoj de ruba'i (singularo de robajoj) rimas kun la lasta, pro kio la tria verso esta libera verso.
Laŭ Xabier Correa Corredoira, la robajoj havas tre ampleksan temaron, el kiu elstaras la ĝuo por vino, amo kaj erotismo, la kritiko al la institucioj (speciale tiuj religiaj), la nihilismo, la postulo de liberpensado kaj de agnostikismo, eĉ de ateismo; la morto kaj la saĝeco.

Bibliografio
redakti- Bean, C. M. La rubajtoj de Omar Kajjam laŭ Edward Fitzgerald, 1952
- Belverdi, Mohammad Poorgholi, La robaioj de Omar Kajjam, 1997
- Schulz, Richard, La robajoj de Omar’ Kajam’ kaj iliaj tradukintoj, 1981
- ʿUmar Ḫaiyām, Poemi, 1951
- ʿUmar Ḫaiyām, Poemoj de Omar Kajam , 1953 kaj reeldono 1994
- Umar Ḫaiyām, La robaioj, 1984 kaj reeldono 1980 kaj 1997
Eksteraj ligiloj
redakti- La robajoj de Fitzgerald rete Arkivigite je 2008-11-03 per la retarkivo Wayback Machine angle