Robert Gutmann

(Alidirektita el Robert GUTMANN)

Robert Gutmann estis civitano de Estonio, meteorologiisto, mezlerneja instruisto kaj esperantisto. Li naskiĝis en la 18-a de oktobro 1882 en Talino, kaj esperantistiĝis en 1931. Robert Gutmann eldonis propagandilojn kaj instigis ilian vendadon tra tuta Estonio. Krome li fondis Esperantan sekcion de la Talina Instruista Societo. Lia edzino, G. Faina, rusino, kaj la tuta familio estis esperantistoj.

Robert Gutmann
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1882 (1882-10-17)
Morto 13-an de januaro 1945 (1945-01-13) (62-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoestona
Ŝtataneco Estonio
Familio
Infano Helene Kuma
Okupo
Okupo esperantisto • mezursciencisto
vdr