Robert Milchrist Cannon

Robert Milchrist Cannon estis Generalleŭtenanto de la Usona Terarmeo. Li elstaris pro siaj servoj en la Dua Mondmilito nome en la batalejoj inter Ĉinio kaj Birmo kaj pro sia komando de la Sesa Armeo de Usono. Post la milito li plenumis tre diversajn postenojn ĝis sia retiriĝo en 1961. Li ricevis diversajn honormedalojn.

Robert Milchrist Cannon
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1901 (1901-08-16)
en Sallaga Urbo
Morto 3-an de septembro 1976 (1976-09-03) (75-jaraĝa)
en Norwalk
Tombo San-Franciska Nacia Tombejo
Ŝtataneco Usono
Alma mater United States Army Command and General Staff CollegeWest Point
Okupo
Okupo militisto
vdr