Rokŝirmejo

(Alidirektita el Rokoŝirmejo)

RokŝirmejoRokoŝirmejo estas malprofunda kaverno-simila malfermejo en la bazo de klifo.

Rokŝirmejo ĉe Malgrandaj Karpatoj

Roko-ŝirmoj formiĝas ĉar roka tavolo kiel ekzemple grejso kiu estas rezistema al erozio kaj veterdisfalo formis klifon, sed pli mola tavolo, pli kondiĉigita de erozio kaj veterdisfalo, kuŝas sub la rezistema tavolo, kaj tiel subkavas la klifon.

Multaj rokorifuĝoj estas trovitaj sub akvofaloj.

Roko-ŝirmoj ofte estas gravaj arkeologie. Ĉar rokoŝirmoj formas naturajn ŝirmojn de la vetero, prahistoriaj homoj ofte utiligis ilin kiel loĝlokojn, kaj postlasis tie derompaĵojn, ilojn, kaj aliajn artefaktojn. En montaj areoj la ŝirmejoj ankaŭ povas esti gravaj por montogrimpantoj. En okcidenta Konektikuto kaj orienta Novjorkio, multaj rokŝirmejoj estas konataj per la parolturno "leatherman-kavernoj", ĉar ili estis enloĝitaj de la fama vagabondo Leatherman pli ol tri jardekojn en la fina 19-a jarcento.

En senpluvaj areoj, eolia erozio povas esti grava faktoro en rokeja formacio. En la plej multaj humidaj areoj, la plej grava faktoro en rokŝirma formacio estas frostado, kie la pli mola, pli pora roko sube estas forigita, laŭ malgrandegaj pecoj en tempo, per frostovastiĝo de akvo frostita ene de la poroj. Erozio de movado de akvo malofte estas signifa faktoro.