Roksano (Makedonio)

Roksano, RoksanaRoxana (antikve-greke Ῥωξάνη; malnovirana Raoxshna; foje Roxanne, Roxanna, Roxandra kaj Roxane) estis sogdia[1][2][3][4][5] persia princino de Baktrio kaj edzino de la greka makedonia reĝo, Aleksandro la Granda. Ŝi naskiĝis ĉ. 340 a.K. kvankam la preciza dato restas necerta kaj mortis ĉ. 310 a.K.[5]

Roksano
Persona informo
Naskiĝo
en Baktrio
Morto
en Amfipolis
Ŝtataneco Baktrio
Familio
Patro Oxyartes
Edz(in)o Aleksandro la Granda
Infano Aleksandro la 4-a de Makedonio
vdr
Aleksandro la Granda kaj Roksano, en pentraĵo de 1756 fare de la italbaroka artisto Pietro Rotari.

Roksano kaj Aleksandro interkonatiĝis kiam ŝia nobela familio klopodis malsukcese rezisti la antaŭeniron de la armeo de Aleksandro. Li tuj enamiĝis al Roksano;[6] en 327 a.K., Aleksandro edziĝis al Roksano spite la fortan kontraŭstaron de ĉiuj siaj kompanoj kaj generaloj. Aleksandro tiele faris ekspedicion en Hindion. Dum tiu periodo, Roksano restis sekura en Suzo. Kiam Aleksandro revenis en Suzon, li promociis fraton de Roksano al la elita kavalerio.[7]

Post la subita morto de Aleksandro ĉe Babilono en 323 a.K., Roksano ŝajne murdis la alian vidvinon de Aleksandro nome Stateiran la 2-a, kaj eble ankaŭ la fratinon de Stateira nome, Dripteis,[8] kaj ŝian kuzinon, Parisatis la 2-a (nome la tria edzino de Aleksandro). Roksano estis naskinta filon al Aleksandro post lia morto kaj ne deziris konkurencon.

Roksano kaj ŝia grek-persa filo, nome Aleksandro la 4-a, post la morto de Aleksandro la Granda, estis protektita de la patrino de Aleksandro nome Olimpia, en Makedonio. La murdo de Olimpia en 316 a.K. permesis al Kasandro, kiu enprizonigis Roksanon kaj ŝian filon Aleksandro, reĝiĝi. Por tio ĉar Aleksandro la 4-a estis la legitima heredanto de la Aleksandria Imperio, Kasandro ordonis la venenadon de Aleksandro kaj de Roksano ĉ. 310 a.K.

Referencoj redakti

  1. Ahmed, S. Z. (2004), Chaghatai: the Fabulous Cities and People of the Silk Road, West Conshokoken: Infinity Publishing, p. 61.
  2. Strachan, Edward kaj Roy Bolton (2008), Russia and Europe in the Nineteenth Century, London: Sphinx Fine Art, p. 87, ISBN 978-1-907200-02-1.
  3. Livius.org. "Roxane." Articles on Ancient History. Paĝo laste modifita la 17an de Aŭgusto 2015. Alirita la 29an de Aŭgusto 2016.
  4. Carlos Ramirez-Faria (2007), Concise Encyclopedia of World History, New Delhi: Atlantic Publishers & Distributors, p. 450, ISBN 81-269-0775-4.
  5. 5,0 5,1 Christopoulos, Lucas (August 2012), "Hellenes and Romans in Ancient China (240 BC – 1398 AD)," in Victor H. Mair (eld), Sino-Platonic Papers, No. 230, Chinese Academy of Social Sciences, University of Pennsylvania Department of East Asian Languages and Civilizations, p. 4, ISSN 2157-9687.
  6. Horn & Spencer 2012, p. 40.
  7. Badian 2015.
  8. Plutarko. Aleks. 77.4

Fontoj redakti

  • Encyclopaedia Iranica.
  • Horn, LT Bernd; Spencer, Emily, eds. (2012), No Easy Task: Fighting in Afghanistan, Dundurn Press Ltd, p. 40, (ISBN 9781459701649) 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti