317 Roksano

317 Roksano estas malgranda, sed eksterordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono. Malkovris ĝin la 11-an de septembro 1891 la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.
317 Roksano | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 317 Roxane |
Aliaj nomoj | A891 RD |
Historio | |
Malkovrinto | Auguste Charlois |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
11-a de septembro 1891 Nico (Francio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
342,045 Gm (2,286 AU) 312,879 Gm (2,091 AU) 371,212 Gm (2,481 AU) |
Discentreco | 0,085 |
Meza anomaliangulo | 191,140° Epoko : 1-a de julio 2021 |
Klinangulo | 1,763° |
Periodo | 1263,147 tagoj (3,458 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,66 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
151,460° |
Argum. de periapsido | 186,872° |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 20.56 km Ĉefa korpo : 19.86 ± 0.12 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
6,81 × 1015 kg ~ 2 000 kg/m3 ? 0,0052 m/s² 9,9 m/s |
Rotacia periodo | 0,3404 tago (8,169 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~ 157 K |
Geometria albedo | 0.525 ± 0.079 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | E |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 10,03 |
NomoRedakti
Ĝi ricevis la nomon de Roksano, la edzino de Aleksandro la Granda, (la oficiala nomo, unue "Roxana" estis ŝanĝita al "Roxane").
La spektro de 317 Roksano kongruas kun tiu, de meteorŝtono falinta en Teksason en 1946[1] kaj estas eblo, ke tiu meteoroido devenus el 317 Roksano.
SatelitoRedakti
La 24-an de novembro 2009, satelito de 317 Roksano estis malkovrita de W. J. Merline, P. M. Tamblyn, J. D. Drummond, J. C. Christou, A. R. Conrad, B. Carry, C. R. Chapman, C. Dumas, D. D. Durda, W. M. Owen kaj B. L. Enke per la adaptiĝema optiko de la teleskopo Gemini North de Mauna Kea[2]. La satelito maldaŭre nomita S/2009 (317) 1 havas diametron de 5,3 km kaj estis observita je distanco de 245 km de la ĉefa korpo. Ĝi orbitas kun periode de 11.54 ± 0.07 tagoj sur orbito de duona grandakso de 247 ± 1.2 km. Ĝi ricevis la nomon de la princino Olympias, patrino de Aleksandro la Granda.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle Peña Blanca Springs Meteorite
- angle (317) Roxane kaj Olympias, kompilata de Wm. Robert Johnston
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- angle 317 Roxane (A891 RD), el Space Reference
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
316 Goberta | 317 Roksano | 318 Magdalena |