Roland Wiesendanger

germana fizikisto

Roland Wiesendanger (naskiĝis la 5-an de oktobro 1961 en Bazelo) estas germana fizikisto, kiu laboras precipe pri skantunelaj mikroskopoj. Li laboras ĉe la Universitato de Hamburgo.

Roland Wiesendanger
Persona informo
Roland Wiesendanger
Naskiĝo 5-an de oktobro 1961 (1961-10-05) (62-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bazelo • gimnazio Hans Thoma vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo solid-stata fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Roland Wiesendanger kreskis en la urbeto Lörrach de sudokcidenta Germanio kaj de 1972 ĝis 1981 frekventis lokan gimnazion. En 1981 li komencis studi fizikon, matematikon kaj astronomion en la universitato de Bazelo. Jam en 1984 li okupiĝis pri skantunelaj mikroskopoj. En 1986 li diplomiĝis kun la plej bona ebla ĝenerala grado kaj jaron poste li doktoriĝis pri eksperimenta fiziko per plejgranda laŭdo pri la skantunela mikroskopado sur nekristalaj solidoj. Ĝis sia habilitiĝo (1990), li konstruis la surfacan analizan sistemon NANOLAB-I, sistemo, kiu kapablis esplori la surfacojn de materialoj sur atoma skalo diversmaniere (strukturo, elektronikaj kaj magnetaj ecoj).

En 1992 li estis nomumita plena profesoro pri eksperimenta solidsubstanca fiziko ĉe la Universitato de Hamburgo lige kun la starigo de la Hamburga Centro por Esplorado pri Mikrostrukturoj. De tiam Wiesendanger laboras pri diversaj esploraj temoj kaj projektoj en la kampo de nanoscienco kaj nanoteknologio.

Ekde 2000 li estas membro de la Nacia Akademio de Sciencoj Leopoldina, ekde 2005 membro de la Akademio de Sciencoj en Hamburgo kaj ekde 2008 membro de la Germana Akademio de Scienco kaj Inĝenierado (acatech). En 2012 li ricevis honoran profesorecon de la Teknologia Instituto Harbin en Ĉinio kaj honoran doktorecon de la Poznana Teknologia Universitato en 2015.

Wiesendanger organizis multajn internaciajn konferencojn. Aliflanke, li mem estis invitita parolanto de pli ol 500 prelegoj en la tuta mondo. Li estas la aŭtoro aŭ kunaŭtoro de pli ol 600 originalaj sciencaj publikaĵoj same kiel multaj libroj kaj libraj artikoloj.

Publikigo pri la origino de la kronviruso redakti

En februaro 2021, Wiesendanger publikigis dokumenton titolita "Studo pri la origino de la kronviruso", en kiu li argumentis, ke "estas klaraj pruvoj de laboratorio-akcidento ĉe la Instituto de Virologio en Uhano kiel kaŭzo de la nuna pandemio". La dekana oficejo de la naturscienca fakultato de la Hamburga Universitato distanciĝis kaj elstarigis en oficiala deklaro, ke tio ne estas scienca studo, kiu inkluzivas samrangan revizion. La papero "pli verŝajne estos priskribita kiel eseo aŭ opiniesprimo". Wiesendanger mem agnoskas, ke lia "studo ne videblas en la senco de scienca publikaĵo", sed nur sumigis sciencajn informojn pri la temo kaj "servu por informi larĝan publikon en Germanio". La 2-an de marto 2021, la prezidanto de la Universitato de Hamburgo, Dieter Lenzen, defendis Wiesendanger per detala videomesaĝo: "Pli bone estis diskuti necertan hipotezon ol finfine kaŝi ĝustan".