Roma martirologio

(Alidirektita el Roma Martirologio)
DOKUMENTOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“ROMA MARTIROLOGIO”
nomo = Martirologio
origino = ĉe unuopa kristana eklezio
roma Martirologio = de la 16-a jarcento
stato = reviziita plufoje
lasta revizio = 2001 zorge de papo Johano Paŭlo la 2-a

La Martirologio Roma estas liturgia libro kaj konstituas la bazon de la liturgia kalendaro kiu ĉiujare fiksas la religiajn festojn en la Katolika Eklezio. Ĝia unua oficiala eldono resendas al 16-a jarcento kaj estis aprobita de papo Gregorio la 13-a en 1586, la sama de la Gregoria Kalendaro.

Historio de la Martirologio redakti

En la unuaj tempoj de la historio de Kristanismo oni kutimis konservi memoron pri tiuj kiuj estis mortigitaj pro ilia kredo: la martiroj. Ĉiu unuopa eklezio havis sian martirologion, tio estas listo de martiroj; baldaŭ oni donis gravecon al la tago de ilia paso al la ‘eterna vivo’, dirita dies natalis (naskiĝa tago), kaj oni komencis rememori la tagon de ilia morto por celebri ilian martiran elstariĝon, aparte en la loko kie ripozis iliaj korprestaĵoj.

Dum la 16-a jarcento oni decidis unuigi la diversajn martirologiojn en unika listo en kiu troviĝu ĉiuj sanktuloj kaj beatuloj (ne nur do martiroj) rekonitaj tiaj ĉe la aŭtoritato de la Katolika Eklezio, oni kompilis, tial, la roman martirologion zorge de kardinalo Cezaro Baronio. Ĉi-kaze estis forigitaj el la listo Klemento de Aleksandrio kaj Sulpicio Severo kaj aliaj.[1] Sekve oni alportis modifojn kaj centojn da revizioj, kaj ankaŭ erarojn kun sekvaj revizioj.

Ĵusaj eldonoj de la roma martirologio redakti

La pli ĵusa martirologio estas tiu de 2001, tiu antaŭa estis kompilita en 1956, sed pro la nombra sanktuligadoj (kanonizadoj) kaj beatuligadoj okazintaj, aparte iniciate de papo Johano Paŭlo la 2-a, oni decidis ĝin ĝisdatigi, ĝin reformante laŭ la kriterioj fontantaj el la Dua Vatikana Koncilio.

En tiu lasta revizio estis forigitaj tiuj sanktuloj kaj beatuloj pri kiuj oni ne posedas precizajn, nome certaj kaj dokumentitaj, informojn. Nun ĝi entute nombras 6538 voĉojn. La nomo de la sanktulo aŭ beatulo estas akompanata de mallonga noto kunprenanta mortoloko, la kvaliton de sanktulo aŭ beatulo, la titolon sciigantan pri la “stato” eklezia (apostolo, martiro, kredmajstro, misiisto, konfesanto, episkopo, pastro, virino konsekrita, geedza, vidva, fila...), aktivecon kaj karismon.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • AA.VV., Il martirologio romano. Teologia, liturgia e santità, 2005, ISBN 8820977478
  • Martyrologium Romanum: Ex Decreto Sacrosancti cumenici Concilii Vaticani II Instauratum Auctoritate Ioannis Pauli PP II Promulgatum, 2004, ISBN 8820972107

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Tio ne signifas ke la lokaj eklezioj ne povas, kun speciala permeso de la Apostola Seĝo, kulte memorigi siajn martirojn listigitajn en sia aparta martirologio.