Romava (germane: Romau) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, troviĝanta 8 km sudokcidente de Staré Město pod Landštejnem en distrikto Jindřichův Hradec. Konstruareo de la vilaĝo etendiĝis proksime de aŭstra-ĉeĥa limo. Preskaŭ la tuta katastro de la pereinta vilaĝo estas surkreskinta de arbaro. Krom la arbaro kaj la ruinoj de konstruareo troviĝas en la katastro ankaŭ fiŝlagoj Romavský starý rybník kaj Romavský mlýnský rybník, kaj trafas ĉi tien ankaŭ okcidentaj randoj de fiŝlago Kačer. En la oriento de la katastro ekde la jaro 1880 etendiĝis kvardekhektara Velký Romavský rybník (Grosse Romauer Teich)[1], kiu estis post damaĝigo de digo ellasita.[2].

Romava
germane: Romau
pereinta vilaĝo
Ruinoj de kapelo de Trovo de sankta Kruco (2017)
Oficiala nomo: Romava
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo St. M. pod Landštejnem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Javořica montetaro
Najbaras kun Reinberg-Dobersberg Aŭstrio
Domoj 0
Situo Romava
 - koordinatoj 48° 56′ 57″ N 15° 11′ 07″ O / 48.94917 °N, 15.18528 °O / 48.94917; 15.18528 (mapo)
Katastro 4,42 km² (442 ha) Romava
Loĝantaro 0
Unua skribmencio 1375
 - Pereo 1953
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Romava
Portalo pri Ĉeĥio

Romava estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,42 km2.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1375, menciata ĝi estas kiel "Robenau". En la jaro 1420 ĝi estis forbruligita kaj cent jaroj dezerta. Fine de la 16-a jarcento ĝi estis enloĝigita fare de dometistoj el Supra Palatinato. En la paso de la tridekjara milito la municipo estis dufoje rabita fare de imperiestra kaj unufoje fare de sveda soldataroj. En la municipo estis en la 19-a jarcento segejo, alikonstruita en maŝinan plektejon. Post la unua mondmilito ĝi estis enmembrigita en Ĉeĥoslovakan respublikon kaj estis establita en ĝi limgardistaro. Post Munkena interkonsento ĝi estis enmembrigita en Regnan govion Malsupra Danubio de Grandgermana imperio. En majo de 1945 devis la germanaj loĝantoj forlasi la vilaĝon. En la jaro 1948 Romava venis en limregionan zonon kaj en la jaro 1953 armeo egaligis ĝin kun la tero. Sur la loko de detruita kapelo de Trovo de sankta Kruco finas ĉiujara Pilgrimo de repaciĝo, kiun aranĝas karmelanoj komence de majo.

Evoluo de nombro de loĝantoj[3] redakti

Popolnombrado Loĝantoj

sume

Nacieco
Jaro germana ĉeĥa alia
1880 430 430 0 0
1890 431 431 0 0
1900 419 419 0 0
1910 385 385 0 0
1921 324 300 6 18
1930 264 233 10 21

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Pereintaj municipoj Romava kaj Rajchéřov
  2. Pereintaj municipoj - Romava
  3. Historia topografio de Moravio kaj Silezio en la jaroj 1848–1960, vol.9. 1984