Roquetas de Mar
Roquetas de Mar [roKEtas] (Roketoj de MAro) estas urbo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Poniente Almeriense. La areo de la municipo estas 59 km2 kie loĝis 71.279 geloĝantoj, do loĝdenso estis 1.208,1 loĝ./km2. En 2019, estis 96 800 loĝantoj kaj estis la dua plej loĝata municipo de la provinco nur post la ĉefurbo, la 13a de Andaluzio kaj la 66a de Hispanio.
Roquetas de Mar | |||
---|---|---|---|
Roquetas de Mar (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Roquetas de Mar | ||
Poŝtkodo | 04740 | ||
Retpaĝaro | RoquetasdeMar.es www.aytoroquetas.org | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Roquetas de Mar | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71,279 [1] | ||
Loĝdenso | 1,208,1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 36°46′N 2°36′U / 36.767°N, 2.6°U (mapo) Koordinatoj: 36°46′N 2°36′U / 36.767°N, 2.6°U (mapo) | ||
Alto | 10 m | ||
Areo | 59 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Roquetas de Mar [+] | |||
Roquetas de Mar situas je 19 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Geografio
redaktiLa municipa teritorio de Roquetas de Mar estas je altitudo de 10 msm. Limas kun la municipoj Enix, Vícar, La Mojonera kaj El Ejido. Ĝi aperas en la folioj MTN50 (skalo 1:50.000) nº 1044, 1045, 1058 kaj 1059 de la Nacia Topografia Mapo.[2]
Nordokcidente: Vícar | Norde: Vícar kaj Enix | Nordoriente: Enix |
Okcidente: La Mojonera kaj Vícar | Oriente: Mediteranea Maro | |
Sudokcidente: El Ejido | Sude: Mediteranea Maro | Sudoriente: Mediteranea Maro |
La municipa teritorio de Roquetas de Mar estas ĝenerale ebena kaj kun malmulta alto super la marnivelo, escepte de Cortijos de Marín kaj la ĉirkaŭaj zonoj, kiuj estas altaj sed ebenaj. La monotona ebena reliefo estas rompita norde, proksime de la limo kun Enix, en la montetoj Colinas de Aguadulce kaj ĉirkaŭoj. La teritorio estas trapasata de kelkaj ramblas (sezonaj rojoj), inter kiuj elstaras tiuj de El Cañuelo,[3] tiu de la Paŝtisto kaj tiu de la Serpento.
La Mediteranea Maro, fermita kaj sen marfluoj kiuj modifus la klimaton, estas la okaziganto de altaj temperaturoj (malsekaj, moderaj, mildaj kaj mallongaj vintroj; kaj tre varmaj someroj), ĉar la maro okazigas termoregulan agadon. Ankaŭ pro malalta nivelo estas varma klimato. La orientigo estas de suda deklivaro, do temas pri suna areo.
Historio
redaktiOni trovis en la areo restaĵojn de fenicoj kaj romianoj, kiuj ekzemple ekspluatis salejojn kaj produktis fiŝaĵojn. En la epoko de la nazaria regno oni konstruis fortikajn turojn. En la moderna epoko ĉefaj labordediĉoj estis salejoj kaj fiŝkaptado. Meze de la 20a jarcento startis la disvolvigo de agrikulturo. En la dua duono de la jarcento disvolviĝis la usado de forcejoj kaj pliiĝis la loĝantaro.
Tiel dum la unua duono de la 20a jarcento estis nur iom pli ol 3000 loĝantoj. En la 1960-aj jaroj estis jam 7000, en la 1970-aj jaroj estis pli ol 12 000, en la 1980-aj jaroj estis pli ol 19 000, en la 1990-aj jaroj estis jam 30 000, komence de la 21a jarcento estis jam 50 000 kaj en unu jardeko duobliĝis la loĝantaro.
En sep sinsekvaj municipaj balotoj venkis la sama urbestro de la dekstra partio PP.
Demografio
redaktiLaŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2010-01-23 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 71279 geloĝantoj de la municipo Roquetas de Mar estas 34521 inoj kaj 36758 viroj. En la 59-kvadratkilometra teritorio estas 8 setlejoj, kie loĝas 70436 geloĝantoj, kaj aliaj 843 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 1163, 576 inoj kaj 587 viroj, kaj mortis 318, 138 inoj kaj 180 viroj. Tiel la natura kresko estis 845 (1.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 27228 homoj (38.2%).
Vilaĝoj kaj komunumoj
redakti- Roquetas, 34.737 loĝantoj.
- Aguadulce, 13.355 loĝ.
- Campillo del Moro, 7.787 loĝ.
- Cortijos de Marín, 1806 loĝ.
- Las Marinas, 2.219 loĝ.
- El Parador de las Hortichuelas, 6.875 loĝ.
- Urbanización Roquetas de Mar], 3.161 loĝ.
- El Solanillo, 496 loĝ.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Roquetas de Mar Arkivigite je 2010-01-23 per la retarkivo Wayback Machine - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
redakti- ↑ SIMA 2007
- ↑ «Instituto Geográfico Nacional». Konsultita la 10an de februaro 2020.
- ↑ Dices.net (eld.). «Información cartográfica de la provincia de Almería». Konsultita la 10an de februaro 2020.