Roswell (televidserio)
Roswell estas usona sciencfikcia televidserio produktita kaj kunskribita de Jason Katims. La serio debutis la 6-an de oktobro 1999 sur la The WB kaj prezentis proponon al UPN (United Paramount Network) por la tria sezono. La lasta epizodo elsendiĝis la 14-an de majo 2002. En Britio, la spektaklo elsendiĝis kiel Roswell High.[1]
Roswell | |
---|---|
![]() | |
televida serio | |
Originala titolo | Roswell |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | sciencfikcia televida serio, televida dramserio, televida serio por junuloj |
Aktoroj | Shiri Appleby Jason Behr Katherine Heigl Brendan Fehr Majandra Delfino Emilie de Ravin |
Muziko de | Joseph Williams |
Amplekso | |
Sezonoj | 3 |
Epizodoj | 61 |
Daŭro sen reklamoj | 42 |
Elsendo | |
Elsendita | 6 okt. 1999 – 14 maj. 2002 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
La serio estas bazita sur la Roswell High juna plenkreska libroserio, skribita de Melinda Metz kaj redaktita de Laura J. Burns, kiuj iĝis dungitaj ĵurnalistoj por la televidserio.
La serio temas pri eksterteranoj kiuj loĝas en Roswell post alveno al la tero (la tiel konata Roswell-incidento), ties rilato kun homaj loĝantoj de la urbo kaj aliaj eksterteranoj.
Ĉefrolantoj
redakti- Shiri Appleby kiel Liz Parker
- Jason Behr kiel Max Evans
- Katherine Heigl kiel Isabel Evans
- Brendan Fehr kiel Michael Guerin
- Majandra Delfino kiel Maria DeLuca
- Emilie de Ravin kiel Tess Harding
- Colin Hanks kiel Alex Whitman
- Nick Wechsler kiel Kyle Valenti
- William Sadler kiel Sheriff Jim Valenti
Epizodoj
redaktiSezono | Epizodoj | Sezonpremiero | Sezonfino |
---|---|---|---|
1 | 22 | 6-an de oktobro 1999 | 15-an de majo 2000 |
2 | 21 | 2-an de oktobro 2000 | 21-an de majo 2001 |
3 | 18 | 9-an de oktobro 2001 | 14-an de majo 2002 |
Filmaj lokoj
redaktiRoswell estis filmita en diversaj lokoj ĉirkaŭ Kalifornio, Urbodomo Charter Oak High School kaj pluraj aliaj entreprenoj kaj loĝejoj en Covina funkciis kiel lokoj por la fikciaj lokoj en Roswell, same kiel Vasquez Rocks parko en Los-Anĝeleso.
Muziko
redaktiMuziko de la serio estis publikigita la 26-an de februaro 2002. Pri la muziko respondecis Ash, Coldplay, Sarah McLachlan kaj aliaj.
Libroj
redaktiDum Roswell daŭre estis interesa por la publiko, tri romanoj estis publikigitaj de Pocket Books. Kiam la spektaklo estis nuligita.
- Solvendaĵoj de Greg Cox (junio 2001)
- No Good Deed de D.A. Stern (oktobro 2001)
- Little Green Men de D.W. Smith kaj K.K. Rusch (aprilo 2002)
Referencoj
redakti- ↑ Roswell High' on BBC (angle). Alirita 2008-09-01 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Roswell en Interreta filma datumbazo (angle)
- Roswell ĉe AllMovie (angle)
- Roswell Arkivigite je 2004-04-17 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Sci Fi Channel
- Roswell Arkivigite je 2020-01-28 per la retarkivo Wayback Machine ĉe TV.com
- Roswell ĉe epguides.com