La ruĝa goralo (Naemorhedus baileyi) estas speco el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj. Ĝi vivas en Tibeto de Ĉinio, Assam de Hindio kaj Birmo. Al la sama genro apartenas la ruĝa goralo kaj goralo (Naemorhaedus goralo Hardwicke). Ili estas similaj en aspekto kaj grandeco, tamen la ruĝa goralo havas molajn, ruĝhrunajn aŭ brunajn harojn kaj nigran strion sur la dorso laŭ la vertebraro. Ĝi havas malpli longajn orelojn kaj malhavas blankan makulon ĉe la gorĝo. La maskla kaj femala ruĝaj goraloj ambaŭ havas kornojn. Plenkreska ruĝa virgoralo en la Ranguna Zoo de Birmo pezas 28 kg., longas 99 cm. kaj altas 43 cm. La ruĝaj goraloj ŝatas vivi sur krutaj kaj herboriĉaj montoj aŭ rokriĉaj regionoj apud arbaroj. Ili lertas en grimpado kaj saltado kaj povas transsalti 1,8 m. altan barilon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa goralo


Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Genro: Naemorhedus
Specio: N. baileyi
Naemorhedus baileyi
Pocock, 1914
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En 1863 brito Blyth trovis ruĝan goralon en Assam de Hindio. Poste en 1912 angla biologo Bailey diris, ke li vidis vestojn el felo de ruĝa goralo portatajn de loĝantoj en sudorienta Tibeto. En 1931 angla grafo Cranbrook, kiel membro de vegetaĵkolekta taĉmento, pafmortigis unu ruĝan goralon en la norda parto de Birmo. Siatempe li asertis ke tiu besto estas nova specio. Kaj li donacis la kranion kaj felon de la besto al la Brita Muzeo. Tamen oni difinis ĝin kiel novan specion nur en 1961. La nombro de la goraloj ne estas tre malgranda, sed pro tio ke ili loĝas en foraj senhomaj montregionoj, oni malofte ilin trovas, por ne paroli pri kaptado de ili. Laŭdire, nur kelkaj bestoĝardenoj de Birmo kaj Usono havas ruĝajn goralojn. En 1982 la Ŝanhaja Zoo de Ĉinio akiris kelkajn tiajn bestojn en Tibeto.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti