Ruĝa renfazeolo
La Ruĝa renfazeolo, speco de ordinara fazeoluso, ankaŭ nomata ĉili-fazeolo, pro la malhelruĝa ŝelo tiel nomiĝas kaj pro sia formo kiu similas al reno. Ruĝaj renfazeoloj (rājmā en hindia kaj panĝaba lingvoj) estas integra parto de la kuirarto en la norda regiono de Barato. Ruĝaj renfazeoloj ankaŭ estas uzataj en Novorleano kaj plejparto de Luiziano por la klasika lundo-kreola manĝaĵo ruĝaj fazeoloj kun rizo (red beans and rice). Ili estas ingredienco en kapsiketa viandaĵo.
Malgrandaj ruĝaj renfazeoloj uzataj en La Rioja, Hispanio, nomiĝas caparrones.
Nekuiritaj renfazeoloj, kaj kelkaj aliaj fazeoloj, enhavas la venenon fitohemaglutineno, kiu estas detruita post bolado de minimume dek minutoj.
Nutra valoro
redaktiDe nutra valoro de 100 gramoj da sekigitaj ruĝaj renfazeoloj estas:
Energia valoro | 1393 kĴ |
Karbonhidratoj | 60 g |
Proteino | 24 g |
Graso | 1 g |
Vitamino B5 | 0,8 mg |
Vitamino B9 | 0,394 mg |
Kalcio | 143 mg |
Magnezio | 140 mg |
Fero | 8 mg |
Zinko | 3 mg |