Ruĝecbrusta tarsigero

La Ruĝecbrusta tarsigeroRuĝecbrusta bluvostulo (Tarsiger hyperythrus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas sufiĉe ruĝecaj aŭ ruĝoranĝaj, de kie venas la nomo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝecbrusta tarsigero
Ruĝecbrusta tarsigero
Ruĝecbrusta tarsigero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Tarsiger
Specio: T. hyperythrus'
Tarsiger hyperythrus
(Blyth, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas klara ekzemplo de seksa duformismo, ĉar la ino estas pli senkolora kun ĝenerala flaveca koloro sube (pli hela ventre) kaj grizbruna supre (nur la tre nigra okulo elstaras ene de hela ĉirkaŭokula ringo), dum la masklo montras en reprodukta plumaro tre malhelbluan supran koloron kun tre brilbluaj markoj nome en vosto (kaj de tie la alternativa nomo Ruĝecbrusta bluvostulo), en ŝultro kaj en supraokula larĝa strio kiu kuniĝas en frunto.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Referencoj redakti