Ruĝkresta kampefilo

La Ruĝkresta kampefilo (Campephilus melanoleucos) estas granda specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Campephilus” aŭ Kampefiloj kaj subfamilio Picinae, kiu estas loĝanta reproduktulo en Ameriko, nome el Panamo suden al la nordaj bordoregionoj de Argentina, krom en Trinidado. La habitato de tiu ĉi specio estas arbaroj kaj pli malferma arbarkampo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkresta kampefilo
Ruĝkresta kampefilo (masklo)
Ruĝkresta kampefilo (masklo)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Campephilus
Campephilus melanoleucos
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La Ruĝkresta kampefilo estas 36 cm longa kaj pezas 250 g. Ĝi similaspektas kun la Blankvizaĝa nigropego de Nordameriko, sed ene de ties teritorio la konfuziga specio povas esti la Strivizaĝa nigropego.

Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj supre, kun ruĝa kresto (kio nomigas la specion) kaj blankaj tre markitaj linioj kiuj subiras el la nigraj kolo kaj ŝultroj, kaj kuniĝas laŭ formo de litero V en la centra dorso. La subaj partoj estas blankaj sed tre striitaj horizontale de nigro. Tiu ĉi specio montras blankon en flugiloj dumfluge. La okuloj estas flavaj kaj la fortika beko kaj la kruroj estas helgrizaj. La vosto estas nigra kaj fortika, ĉar helpas la grimpadon.

Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan linion el la beko super la gorĝo al la nuko kaj ankaŭ ruĝon en la frunto de la krono. Ĉe inoj, tiu plumaro estas nigra, kaj same ĉe maskloj en malgranda resto de vizaĝo ĉirkaŭ la okulo.

La Strivizaĝa nigropego estas la ununura birdospecio de similaj plumaro kaj grando. En tiu specio, la blanka vizaĝa linio estas pli mallarĝa, kaj la blankaj ŝultrolinioj ne kuniĝas en dorso.

Kutimaro redakti

Ruĝkresta kampefilo elfosas truojn, ofte tre grandaj, dum serĉado de insektoj en arboj. Ili manĝas ĉefe insektojn, inkludante larvojn de skaraboj, kaj kelkaj beroj. La ino demetas du blankajn ovojn en nestotruo de morta arbo, kiujn kovas ambaŭ gepatroj.

La voĉo de tiu disvastigita sed timida birdo etas laŭta, sonora ĉiiII-sik. Ambaŭ seksoj tamburas.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti