Strivizaĝa nigropego

La Strivizaĝa nigropegoStrivizaĝa driokopo (Dryocopus lineatus) estas tre granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Driokopoj aŭ nigraj pegoj, kiu loĝas en Sudameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strivizaĝa nigropego
Strivizaĝa nigropego
Strivizaĝa nigropego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dryocopus
Specio: D. lineatus
Dryocopus lineatus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato redakti

La habitato de tiu ĉi specio estas arbarbordoj kaj aliaj malfermaj arbaroj. Ĝi estas loĝanta reproduktanta birdo el Meksiko suden al norda Argentino kaj en Trinidado.

Aspekto redakti

 
Montrante la blankan strion kaj la ruĝan kreston

La Strivizaĝa nigropego estas 34 cm longa kaj pezas 200 g. Ĝi estas simila al la proksima parenco nome Blankvizaĝa nigropego de Nordameriko, sed ene de sia teritorio la konfuziga specio povas esti nur la Skarlatkresta pego.

Plenkreskuloj estas ĉefe nigraj supre, kun tre ruĝa kresto (kiel ĉiu membro de sia genro) kaj blankaj linioj (tre kontrasta kun la nigra plumaro) laŭ ambaŭ flankoj de la vizaĝo kiuj iras el super la beko, sub la okulo en direkto al la nuko sen atingi ĝin ĉar tie turnas laŭ la kolo kaj nur post ĝi turnas malantaŭen al la ŝultroj. La subaj partoj estas blankecaj, tre srititaj de nigro. Ili montras ankaŭ blankajn partojn en flugiloj dumfluge.

Masklaj plenkreskuloj havas ruĝan linion el la beko al la gorĝo kaj sur la frunto de la krono. Ĉe inaj plenkreskuloj, tiuj plumarpartoj estas nigraj.

La Skarlatkresta pego estas la ununura birdo de simila plumaro kaj grando. Ĉe tiu specio, la blanka vizaĝa linio estas pli larĝa, kaj la blankaj surŝultraj linioj kuniĝas dorse.

Kutimoj redakti

La ino demetas tri blankajn ovojn en nestotruo en mortinta arbo, kiujn kovas ambaŭ gepatroj. La idoj estas manĝigata per vomado.

La Strivizaĝa nigropego elfosas truojn, ofte tre grandajn, dum serĉado de insektoj en arboj. Ili manĝas ĉefe insektojn, ĉefe larvojn de formikoj kaj skaraboj, kun kelkaj semoj, kiel de Heliconia, kaj fruktoj, beroj kaj nuksoj.

La voĉo de tiu disvastigita sed timida birdo estas laŭta rideca ŭik-ŭik-ŭik. Ambaŭ seksoj tamburas per bekofrapado.

Subspecioj redakti

  • Dryocopus lineatus lineatus
  • Dryocopus lineatus scapularis
  • Dryocopus lineatus similis
  • Dryocopus lineatus fuscipennis
  • Dryocopus lineatus erythrops

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti