Driokopoj

(Alidirektita el Dryocopus)

Driokopoj (Dryocopus, ankaŭ konata kiel nigraj pegojnigropegoj) estas la birdoj de la genro de grandaj povaj specioj de la familio de pegedoj, tipe 35-45 cm longaj. Oni supozas, ke ĝi estas tre proksime rilataj al la amerika genro Campephilus, sed ĝi estas parto de entute diferenca stirpo de pegedoj (Benz et al., 2006)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Driokopoj
Blankvizaĝa driokopo, (Dryocopus pileatus)
Blankvizaĝa driokopo, (Dryocopus pileatus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Dryocopus
Boie, 1826
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La scienca nomo de la genro, Dryocopus, devenas de la genitivo de la greka substantivo δρνς (fago) kaj de la verbo κόπος (frapi), kio eblus traduki kiel: "kiu frapas surfage". [1]

Habitato redakti

Tiu genro havas reprezentantojn en Norda kaj Sudameriko, Eŭropo kaj Azio; kelkaj sudamerikaj specioj estas endanĝeritaj specioj.

Ties reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun grandaj arboj, kie ili faras neston en granda elfosaĵo en mortinta arbo aŭ mortinta arboparto. Ili povas elfosi novan truon ĉiujare kaj tiele ili kreas habitatojn por aliaj birdoj kiuj faras neston en arbotruoj. Ili estas nemigrantaj loĝantoj.

Aspektoj redakti

Temas pri ĉu grandaj ĉu mezgrandaj specioj, de nigra plumaro aŭ nigroblanka. Plej parto de tiuj specioj havas ruĝan kronon, ofte kiel kresto. Plej partoj de la specioj havas ankaŭ kelkaj blankajn areojn de plumaro, ĉefe en kapo aŭ en flugiloj, kaj kelkaj havas aldonajn ruĝajn vizaĝajn markojn.

Plumaroj de masklo, ino kaj junulo de ĉiu specio estas kutime diferencaj, ofte pri la amplekso de ruĝo en krono kaj ie pli en kapo.

La flugo de tiuj driokopoj estas forta kaj rekta anstataŭ onda kiel ĉe pegoj de la genro Picus kaj la alvokoj estas tipe laŭtaj ridegoj. La tamburado (bekofrapado) de tiuj grandaj birdoj povas estis aŭdata de malproksime.

La pegoj de la genro Dryocopus elfosas grandajn truojn per siaj fortaj bekoj por serĉi insektojn, ĉefe larvoj de Koleopteroj aŭ formikoj en arboj. Ili povas manĝi ankaŭ fruktojn, berojn kaj nuksojn.

Specioj redakti

La genro Dryocopus enhavas laŭ aktualaj klasigoj sep speciojn de nigraj pegoj ĉu grandaj ĉu mezgrandaj. Tri el ili loĝas ĉefe en la novtropika regiono, du en la paleotropika, unu en la novarkta kaj alia, la nigra pego, en la paleoarkta. Tiuj estas jenaj:

Referencoj redakti

  • Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021
  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol & Inskipp, Tim (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
  1. Wember (2005) S. 113