Rubenaj refrenoj
La esearo Rubenaj Refrenoj (red. Paul Gubbins) konsistas el ses eseoj honore al 40 sinsekvaj jaroj da esperantaj somerlernejoj en Barlaston, Britio.
La eseoj jenas:
- Marjorie Boulton: La kvardeka jubileo de la barlastonaj kursoj
- William Simcock: Tributo al nobla laboristo por Esperanto: Horace Barks
- Anna Löwenstein: La fono de la romano La Ŝtona Urbo
- Tim Carr: Tra la Ŝtormo - Kolomano Kalocsay
- Paul Gubbins: Granda urbo revizitita: 'tradukarto' kaj Esperanto-teatro
- Renato Corsetti: La internacia lingvo inter Eŭropo kaj Maleŭropo
Bibliografiaj detaloj: Eldonejo Bero: Berkeley, 2001. 54p. ISBN 1-882251-36-9.
Kontribuis: Paul Gubbins