La ŝtona urbo

orignale esperantlingva romano de Anna Löwenstein
(Alidirektita el La Ŝtona Urbo)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ŝtonurbo (Zanzibaro).

La ŝtona urbo estas historia romano de Anna Löwenstein, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1999. Rapide sekve ĝi publikiĝis ankaŭ en anglalingva versio, verkita de la aŭtorino mem, kaj en 2010 aperis krome en la franca, en traduko de Godeleine Logez. La romano temas pri kelta sklavino, portata al antikva Romo. Ĝi esperantlingve aperis en pluraj rapide sinsekvantaj eldonoj.

La ŝtona urbo
La ŝtona urbo
La ŝtona urbo
Aŭtoro Anna Löwenstein
Eldonjaro 1999
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 350
vdr

Gerrit Berveling en recenzo de la revuo Fonto, citita sur la malantaŭa kovrilo de la libro, laŭde esprimis la juĝon ke "... La romano egalas la teman kaj rakontadan amplekson kaj impresivon de Quo Vadis?, sed bonŝance sen ties historiaj stultaĵoj, naciismaj troigoj kaj sukereca propagando por iuspeca kristanismo ... La Ŝtona Urbo simple estas vivo. Gratulon al la aŭtoro!"

Roluloj

redakti

Recenzoj

redakti
 
 
Sen vortaro
Jen escepto en nia moderna, originala literaturo. “La ŝtona urbo” estas historia, sufiĉe ampleksa romano kiun vi povas legi sen konsulto al PIV.

Ĝi konsistas preskaŭ nur el oficialigitaj aŭ fundamentaj vortoj, tiel ke W. Auld en la enkonduko diras: “Vera plezuro estas, ensorbi tiun ĉi romanon, kiun mi senblage taksas estonta klasikaĵo de nia literaturo.” Temas pri la historio de Keltino kiu estis kaptita de Romanoj en Britio, kaj portita al Romo kiel sklavino. Ĉio elvolviĝas sen sensaciaj intrigoj sed en tute naturaj, simplaj reagoj de la ĉiutaga vivo. La priskribo de la fanatikeco de la nazaretanoj (novaj kristanoj) el la konata ĉiama mistikismo estas aparte trafa, ankaŭ kun la brulego de Romo fare de Nerono, kiun la aŭtorino tute ne citas.

Komencantoj kaj veteranoj ne perdu tiun legon. 
— G. Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 310, Marto (2000)

Eksteraj ligiloj

redakti

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Ŝtona Urbo" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Ŝtona urbo, La".