Sklaveco

(Alidirektita el Sklavino)

Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel ekonomia objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis, kutime rezulte de milito, kaj povas vendi lin al alia. Ili formis gravan socian tavolon en la antikvo, kaj poste parte en la koloniaj landoj. Ĝenerale konsiderinte, la statuso estas pli malpli same kiel laborbesto, ĉar ili ricevas nek salajron nek kompenson krom la rajto resti viva kaj la provizo de iliaj bazaj necesoj. La sklavo estas tute posedaĵo de sia superulo, kiu decidis pri lia sorto.

"La Sklavmerkato", pentraĵo de Gustave Boulanger.
Foto de sklavknabo en la Sultanlando Zanzibaro. 'Punita de araba mastro pro malgranda kulpeto.' ĉirkaŭ 1890.

Sklaveco estas la stato de sklavo kaj termino indikanta laborreĝimon karakterizitan per la proprieto kaj granda kontrolo de persono (superula mastro) super alia persono (proprieta sklavo) kiu estas konsiderita lia posedaĵo. En sklaveco la sklavo ne estas libera determini sian konduton kaj tagordon, kaj estas lia mastro kiu determinas por li ĉion aŭ la plej grandan parton de siaj vivmanieroj kaj kondutmanieroj.

Post longa socia kaj politika luktado por aboliciismo, sklaveco estis laŭleĝe malakceptita pli mal pli tra la mondo nur en la epoko post la Industria revolucio, dum la 19-a jarcento, sed tra la historio okazas apartaj kazoj de sklavigo.

Sekcio D de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj malpermesas sklavecon, sklavigon de homoj, kaj sklavkomercon. Nuntempe, sklaveco estas malpermesita en ĉiuj landoj de la mondo, sed praktike ankoraŭ ekzistas formoj de sklaveco, kies viktimoj estas ĉefe infanoj kaj virinoj, en kelkaj el la Trimondaj landoj. La sklavoj en historio ofte estis de malsama rasa, etna aŭ religia origino ol siaj sklavistoj. Ilia periodo de sklaveco komenciĝis kun kidnapomilitkaptiteco. Historie, personaj kialoj de la sklavigo de homoj kutime estis konvinkiĝo pri krimo aŭ malkapablo pagi ŝuldon. Foje forlasita bebo estas kolektita en la hejmo de familio kiu kreskigis lin kiel sklavon. La infanoj de sklavoj ofte fariĝis sklavoj mem.

Laŭ la Internacia Organizo de Laboro, eĉ unutempe pli ol 40 milionoj da homoj estas en stato de moderna sklaveco. Granda plimulto de la viktimoj de moderna sklaveco (70%) estas virinoj.

DifinojRedakti

La vorto "sklavo" jam ekzistis reen en mezangla kiel sclave, en malnovfranca esclave, en malfrua mezaltgermana sklave, en mezepoka latino sclāvus, en latino de Malfrua Antikveco Sclāvus, en mezepoka greka lingvo Σκλάβος [Sklábos], Έσκλαβήνος [Ésklabḗnos].

Laŭ etenda vidpunkto, kiu estis konata ekde la 18-a jarcento, la bizancaj terminoj Σκλάβινοι [Sklábinoi], Έσκλαβηνοί [Ésklabēnoí], estis pruntitaj el la slava etna memnomo *Slověninŭ kiu iĝis Σκλάβος, Έσκλαβήνος (en latino de Malfrua Antikveco Sclāvus) en la signifo 'slava militprizonuloj', 'slava' en 8a/9a jarcentoj, ĉar ili ofte iĝis kaptitaj kaj sklavigitaj.[1][2][3][4] Tamen tiu versio estis disputita ekde la 19-a jarcento.[5][6]

Alternativa nuntempa hipotezo asertas, ke en mezepoka latino sclāvus tra latina *scylāvus derivatas el bizancaj σκυλάω [skūláō, skyláō], σκυλεύω [skūleúō, skyleúō] - "senvestigi malamikon (mortinta en batalo)", "militakiri".[7][8][9][10] Ankaŭ tiu versio estis kritikita.[11]

Estas polemiko inter historiistoj ĉu oni uzu terminojn kiel "nelibera laboristo" aŭ "sklavigita persono", anstataŭ "sklavo", por priskribi la viktimojn de sklaveco. Laŭ tiuj kiuj proponas ŝanĝon en terminologio, la termino sklavo pluigas la krimon de sklaveco per la parolmaniero reduktante la viktimojn al nenhoma nomo anstataŭ "aludi al ili kiel personoj, ne kiel la propraĵo kion ili estis". Aliaj historiistoj preferas la terminon sklavo simple ĉar la termino estas familiara kaj pli mallonga, aŭ ĉar ĝi akurate montras la nehumanecon de sklaveco, dum la uzado de persono inkludas gradon de aŭtonomecon kion la sklaveco ne permesas.[12]

PosedsklavecoRedakti

 
Vipante sklavon etenditan surgrunde, bildo de 1853 en kontraŭsklaveca pamfleto.
 
Afiŝo por aŭkcio de sklavoj en Georgio, Usono, 1860.
 
Portreto de maljunulino en Novorleano kun sia sklavigita servistino meze de la 19-a jarcento.

Kiel socia institucio, posedsklaveco klasigas sklavojn kiel posedo (persona posedo) posedata de la sklavisto; kiel brutaro, ili povas est aĉetita kaj vendita laŭdezire.[13] Kvankam ĝi ne ekzistis en ĉiu epokoj kaj lokoj en la klasika mondo, posedsklaveco ja ekzistis en antikvaj epokoj kaj estis praktikita en lokoj kiel en la Romia Imperio.[14] Posedsklaveco atingis sian modernan ekstremon en Ameriko dum la koloniigo fare de eŭropanoj.[15] Ekde la 18-a jarcento, serio de aboliciismaj movadoj rigardis sklavecon kiel perforto de la rajtoj de sklavoj kiel personoj ("ĉiuj homoj estis egale kreitaj"), kaj klopodis por aboli ĝin. Aboliciismo frontis ekstreman reziston, sed ĝi estis finfine sukcesa; la lasta okcidenta lando kiu abolis la sklavecon estis Brazilo, nome en 1888.[16] La lasta lando kiu abolis sklavecon, nome Maŭritanio, faris tion en 1981.[17] Fakte en preskaŭ ĉiuj landoj kie laŭjure sklaveco estis abolita, plue restis kondutoj kaj kutimoj kiuj pluigis iel la praktikon, aŭ almenaŭ fortan diskriminacion kontraŭ iamaj sklavoj.

ŜuldosklavigoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj.

Ŝuldosklavigo, konata ankaŭ kiel ligita laboro, estas formo de nelibera laboro en kiu persono laboras por forpagi ŝuldon. Ĝenerale, tiaj laboristoj estis historie pli bone traktataj ol aliaj sklavoj, ĉar ili apartenas al sama popolo. La servoj postulitaj por repagi la ŝuldon, kaj ties daŭro, povas esti nedifinitaj. Ŝuldosklavigo povas esti trapasata de unu generacio al al sekva generacio aŭ de unu familiano al alia, kaj tiukadre filoj povas esti devigitaj pagi la ŝuldojn de gepatroj.[18] Ĝi estas la plej visvastigita maniero de nuntempa restanta sklaveco.[19] Ŝuldosklavigo okazas en Suda Azio.[18] Mona geedzigo referencas geedzigon en jiu junulino estas edzinigita al viro por forpagi ŝuldojn de ŝiaj gepatroj.[20] La sistemo Ĉukri estas ŝuldosklavigo kiu ekzistas en partoj de Bengalio laŭ kui virino povas esti trudita al prostituo por forpagi ŝuldojn.[21] Simila sistemo estas uzata de mafioj kiuj translokigas homojn el malriĉaj aŭ senproblemaj landoj ekzemple el suda Azio, Nordafriko aŭ Orienta Eŭropo al disvolvigitaj riĉaj landoj de Centra kaj Okcidenta Eŭropo, kiuj transformas malgrandajn ŝuldojn en sklavigo al prostituo aŭ trudlaboro.

DependantojRedakti

La vorto "sklaveco" estis uzata ankaŭ por referenci al jura stato de dependeco de aliulo.[22][23] Por ekzemplo, en Persio, la situacio kaj vivo de tiaj dependantaj sklavoj (ekzemple militprizonuloj) povis estis pli favoraj ol tiuj de ordinaraj civitanoj.[24] Laŭlonge de la historio foje okazis situacioj en kiuj liberaj homoj povis akcepti situacion de dependa sklaveco por esti protektita kontraŭ pli malfavoraj situacioj de danĝeroj, riskoj, eksteraj atakoj ktp.

TrudlaboroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Trudlaboro kaj Homvendado.

Trudlaboro, aŭ nelibera laboro, estas foje uzata por priskribi individuon kiu estas devigita labori kontraŭ sia volo, sub minaco aŭ perforto aŭ alitipa puno, sed la ĝenerala termino "nelibera laboro" estas uzata ankaŭ por priskribi posedsklavecaon same kiel por alia ajna situacio en kiu persono estas devigita labori kontraŭ sia volo kaj la kapabloj de la persono labori produktive estas sub la kompleta kontrolo de alia persono. Tio povas inkludi ankaŭ instituciojn ne ordinare klasitaj kiel sklaveco, kiel servuteco, konskripcio kaj punlaboro. Kvankam kelkaj neliberaj laboristoj, kiel servutuloj, havis esencajn, de jure jurajn aŭ tradiciajn rajtojn, ili ankaŭ ne havas kapablon fini la aranĝojn laŭ kiuj ili laboras kaj estas ofte celo de formoj de perforto, devigo, kaj restriktado de sia agado aŭ movado ekster sia laborloko.

Homvendado ĉefe temas pri virinoj kaj geinfanoj devigitaj eniri en prostituon kaj tio estas la plej rapida kreskanta formo de deviga laboro, kaj Tajlando, Kamboĝo, Barato, Brazilo kaj Meksiko estis identigitaj kiel ĉefaj lokoj por la komerca seksa ekspluatado de geinfanoj.[25][26]

Infansoldatoj kaj infanlaboroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Infansoldato kaj Infanlaboro.
 
Infansoldatoj de Omo Valo en Etiopio.

En 2007, la internacia organizo por la homaj rajtoj nome Human Rights Watch ĉirkaŭkalkulis, ke 200 000 ĝis 300 000 infanoj servis kiel soldatoj en nuntempaj konfliktoj.[27] Pliaj junulinoj sub 16-jaraĝo laboras kiel hejmlaboristinoj ol ajna alia kategorio de infanlaboro, ofte senditaj al urboj fare de gepatroj loĝantaj en rura malriĉeco[28] kiel ĉe la Haitiaj restavek-oj. La trudoj de infanoj al milito aŭ al trudlaboro dependis historie kaj dependas nuntempe de la cirkonstancoj: tiel dekomence geinfanoj helpis al la familia ekonomio de malriĉaj tavoloj, poste la industria revolucio metis knabojn en la mallarĝajn mingaleriojn kaj knabinojn en tekstilajn fabrikojn, unue en Okcidenta Eŭropo kaj poste en Suda Azio en la dua duono de la 20-a jarcento. Siaflanke infansoldato estis uzitaj ĉu en geriloj kaj sekve en militoj, kie fizika forto jam ne tiom utilas kiom ĝis la epoko de la mondmilitoj, sed novaj teknologioj kaj armiloj ebligas la uzadon de knaboj en militoperacoj.

Deviga geedzigoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Infana geedzeco kaj Forkapto de la fianĉino.
 
Kritikoj kontraŭ la tradicio de deviga geedzeco ĉe Azerioj el la satira gazeto de la 20a jarcento Molla Nasraddin.

Devigitaj geedzecoj aŭ fruaj geedzecoj estas ofte konsiderataj tipo de sklaveco. 020}} Devigitaj geedzecoj plue estas praktikataj en tro multaj partoj de la mondo kiel en kelkaj partoj de Azio kaj Afriko kaj en migrantaj komunumoj en Okcidento West.[29][30][31][32] Laŭ la sistemo de religia prostituo junulinoj kaj virinoj estas havigitaj al pastroj aŭ anoj de plej altaj kastoj, keil ekzemple ĉe la praktiko de Bajaderoj en Suda Azio aŭ pastrofetiĉaj sklavoj en Okcidenta Afriko.Forkapto de la fianĉino okazas en multaj lokoj en la nuntempa mondo, kaj studo de 2003 trovis nacian averaĝon de 69% de geedzigoj en Etiopio realigitaj pere de forkapto.[33]

Aliaj uzoj de la terminoRedakti

La vorto sklaveco estas ofte uzata kiel pejorativa esprimo por priskribi ajnan aktivecon en kiu iu estas devigita plenumi taskojn. Kelkaj argumentas, ke militaj taskoj kaj aliaj formoj de registardeviga laboro konstituas "ŝtat-operacita sklaveco."[34][35] Kelkaj libertarianoj kaj anarki-kapitalistoj vidas la registaran impostadon kiel formo de sklaveco.[36]

La esprimo "sklaveco" estis uzata ankaŭ de kelkaj proponantoj de kontraŭpsikiatrio por difini nevolontajn psikiatriajn pacientojn, postulante, ke ne estas ĝustaj fizikaj testoj por mensa malsano kaj ke la psikiatria paciento devas sekvi la ordonojn de la psikiatro. Ili asertas, ke anstataŭ katenojn por kontroli la sklavon, la psikiatro uzas drogojn por kontroli la menson.[37] Drapetomanio estis supozita pseŭdoscienca psikiatria diagnozo por sklavo kiu deziris liberecon; "simptomoj" estus laceco kaj tendenco al fuĝo el kaptiveco.[38][39]

Kelkaj proponantoj de animalaj rajtoj aplikis la terminon sklaveco al la kondiĉo de kelkaj aŭ ĉiuj hom-posedataj animaloj, argumentante, ke ilia statuso estas komparebla al tiu de homaj sklavoj.[40]

La labormerkato, kiel instituciita sub nuntempaj kapitalismaj sistemoj, estis kritikita de ĉeftendencaj socialistoj kaj anarkisindikatistoj, kiuj uzis la terminon salajrosklaveco kiel pejorativodisfemismo por "salajrlaboro".[41][42][43] Socialistoj skizas paralelojn inter la komerco de laboro kiel varo kaj la sklaveco. Oni scias, ke Cicero sugestis tiajn paralelojn.[44]

HistorioRedakti

 
Spartako, marmora skulptaĵo de Denis Foyatier (1830), Luvro. Spartako estas la plej fama estro de sklava ribelo.

La sklavoj estis ĉefe militkaptitoj, kiujn oni poste vendis sur bazaroj aŭ simple sklavigis ilin. Ili laboris komence ĉedome kiel helpantoj kaj en la metiejoj. Ili laboris en la amashomaj grandaj konstruadoj, vorkoj, kiel ĉe konstruado de piramidoj, fosado de sistemo de irigaciaj kanaloj. (Kelkaj opinias, ke tiuj laboristoj estis servutuloj, duonsklavoj.)

Tiu socia statuso ekzistis diversskale ĉe preskaŭ ĉiuj la civilizacioj de antikveco, de Ĉinio ĝis Romia imperio (kie ili estis aparte multaj) pasante tra Hindio kaj Persa imperio.

La subpremo de la sklavoj kondukis kelkfoje al ribeloj, el kiuj la plej fama estis la sklavribelo de Spartako (73-71 a.K.). Tiuj ribeloj estis ĉiam venkitaj far la pli bone organizitaj kaj ekipitaj potenculoj.

Kiam en milito malnovaj Slavoj kaptis malamiksoldaton tiam lin prenis al sklaveco. Por ke klaru lia socia pozicio oni tondis liajn harojn. Kiam liaj haroj plenkreskis li povis hejmiĝi en tribo aŭ foriri.[45]

La vera sklaveco malfortiĝis dum ekapero de feŭdismo, sed restis heredaĵoj de ĝi (servuteco).

La sklaveco reviviĝis pro la koloniado de Ameriko. La koloniistoj volis laborigi fortajn, kaj malmultekostajn laboristojn sur la bienegoj, en la minoj de la novaj teritorioj. Tiel ili ekigis la sklavkomercon en la komenco de la 16-a jarcento.

 
Sklavtransporta karavano en Afriko en la 19-a jarcento

La sklavkomerco tuŝis ĉefe la afrikajn nigrulojn. Oni kalkulas nombrojn de 15 milionoj da afrikaj sklavoj (onidire 80 % mortis dumvoje) ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiuj estis transportitaj per simplaj aŭ speciale ekipitaj sklavoŝipoj en Amerikon.

Komence de la 19-a jarcento la sklaveco estis baro antaŭ la evoluo de kapitalismo; tiel ekis la movado de aboliciismo. La sklavecon forviŝis Unuiĝinta Reĝlando en 1807 (en la Brita imperio nur en 1833), Francio en 1816 (en la kolonioj je la 27-a de aprilo 1848). En Usono en 1841-1842 okazis la kazo de Sengbe Pieh aŭ alinome kazo Amistad, kaj oni liberigis la sklavojn en plimulto de la ŝtatoj en la 1860-aj jaroj, kiel rezulto de la Usona Enlanda Milito 18611865.

 
Sklavaj laboristoj en orienta Afriko

La lasta ŝtato, kiu nuligis sklavecon, estis Maŭritanio, kiu konservis ĝin ĝis 1980.

Sklaveco laŭ landoj kaj regnojRedakti

Antikva EgiptioRedakti

En antikva Egiptio vera sklaveco ne ludis gravan rolon. Ekzemple la egiptaj piramidoj estis konstruitaj de pagitaj laboristoj, kiuj pro la nobla celo de sia laboro estis respektataj homoj. Eble ili ne havis la rajton libere elekti sian laboron, do estis servutuloj.

Herodoto en sia dua volumo pri historio raportas, ke faraono Ĥufu, kiun li prezentas kiel kruelulon, devigis ĉiujn regnanojn labori pri piramid-konstruado, po tri monatojn. Ĉiu tia alterno konsistis el 100.000 homoj. Se tiu raporto estas vera, efektive temis pri servuteco. Oni supozas, ke la nombro 100.000 estis simbola, kaj ke vere estis malpli da laboristoj[46].

Antikva GrekioRedakti

En antikva Grekio, kulture evoluinta, sklaveco estis grava elemento de socio. Iuj eĉ opinias, ke nur la ekzisto de sklavoj donis al la reganta klaso la libero okupiĝi pri arto kaj filozofio aŭ pri kreado de efika armeo[47].

Oni taksis, ke en −435 la urbo-ŝtato (polis) Ateno havis inter 250.000 kaj 300.000 loĝantojn, el kiuj 100.000 estis sklavoj[48]. Sklavoj laboris ne nur en hejmoj (inter unu kaj 20 en ĉiu bonklasa hejmo) kaj agrokulturo, sed ankaŭ en minejoj (pri fero kaj arĝento). La homeraj eposoj Iliado kaj Odiseado priskribas la kaptadon de sklavoj dum milito; poste aldoniĝis sklavkomerco kun alilandaj komercistoj.[49]

En Sparto la sklavoj (helotoj) ludis pli gravan nombran rolon; laŭ taksoj iam estis 20 sklavoj por ĉiu sparta civitano[47]. Sklavoj servis precipe en agrokulturo kaj kiel soldatoj. Pro tio necesis severa administra strukturo por eviti ribelojn. Mezume la kondiĉoj de sklavo en Sparto estis pli malbonaj ol en Ateno[47].

Pri la socia sinteno al sklaveco komparu la eldiron de Aristotelo sube.

RomioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Unua sklaveca milito, Dua sklaveca milito kaj Tria sklaveca milito.
 
La Gladiatora Mozaiko ĉe la Galleria Borghese, Gladiatoroj ludis gravan rolon en la romiaj sklavecaj militoj.

Ĝis la 2-a jarcento a.K. en Romio ekzistis sklavigo pro ŝuldoj; ŝuldanto devis labori por la kreditanto. Pro multiĝo de militkaptitoj ekestis abundo da militsklavoj, kaj la ŝuldsklavigo estis nuligita. Plia fonto de sklavoj estis, ke kelkaj krimoj estis puneblaj per sklaveco.

Sklavoj laboris en ĉiuj branĉoj de la ekonomio. Ĉar la greka lingvo estis simbolo de klereco, grekaj sklavoj foje estis ŝatataj kiel instruistoj.

Laŭ romia juro la idoj de sklavoj heredis la sklavecon. Sklavoj ne havis personajn rajtojn, sed mastroj povis permesi al ili posedon de personaj havaĵoj (peculium). Per kolektita havaĵo sklavo povis mem aĉeti sian liberon (manumissio) kaj tiel akiris plenajn rajtojn de civitano. Li plu devis labori por sia mastro kaj eĉ ĉe sia liberigo devis fari kontrakton pri tio, sed la mastro ne plu havis plenajn rajtojn, ekzemple lin mortigi. Tian dependecon havis ankaŭ multajn romianoj, kiuj neniam estis sklavoj. Filoj de liberigitaj sklavoj estis plenrajtaj civitanoj. Tiel la liberigo de sklavoj, ofte promesita kaj praktikata por certigi ilian lojalecon, tre kreskigis la nombron de civitanoj.

Ĉar sklavo ne povis esti soldato, okazis, ke liberulo ŝajnigis sin sklavo por eviti armeservadon.

IslamoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Araba sklavkomerco.

Zinja ribelo ( arabe ثورة الزنج) estis serio de ribeloj fare de nigraj sklavoj (Zanj) en suda Mezopotamio en la Abasida Kaliflando dum la dua duono de la 9-a jarcento. Sklaveco estis ofta fenomeno en la Kaliflando. La plej multaj sklavoj estis dungitaj por hejmaj taskoj kaj tial vivis apartigitaj. La sklavoj vivis en malfacilaj cirkonstancoj (salonĉako) kaj estis uzitaj nur en la pli malaltaj areoj de la Tigriso kaj Eŭfrato.

La triangula komerco (Eŭropo - Afriko - Ameriko)Redakti

 
Sklavo en Brazilo.

Dum tri jarcentoj okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili el Afriko ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo. Ĉar afrikanoj ne okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstrui havenojn. Afrikaj reĝoj kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbaraj etnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj da sklavoj ellandigitaj dum 3 jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn en siaj agrikulturaj kolonioj en Ameriko.

La ĉefaj memorlokoj pri tiu triangula komerco estas Ouidah en Benino kaj insulo Gorée en Senegalo.

Kilombo (portugala skribmaniero: Quilombo) signifis dum la epoko de portugala regado loĝlokon de fuĝintaj sklavoj en Brazilo. La vorto kilombo devenas el la bantuaj lingvoj Bantu-Sprachen ki-kongo kaj kimbundo kaj signifas loĝloko. Kondiĉe, ke temas pri defendpovaj komunumoj, oni uzis tiam ankaŭ la vorton „mokambo“, kio en ki-kongo signifas „rifuĝejo“ aŭ „fuĝejo“.[50]

Nuntempa situacioRedakti

Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en BraziloNepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).

Vidu ankaŭ artikolon restaveko.

Sklaveco en MaŭritanioRedakti

 
Defendantoj de rajtoj en Maŭritanio petas devigon de la leĝo kontraŭ sklaveco

Oni diras, ke sklaveco estis "profunde enradikiĝinta" en la strukturo de la nordokcidenta afrika lando Maŭritanio kaj "proksime ligita" al la etnaro de la lando.[51]

En 1905, la kolonia franca registaro deklaris la finon de sklaveco en Maŭritanio sed la grandeco de Maŭritanio malhelpis efektivigon.[52] En 1981, Maŭritanio fariĝis la lasta lando en la mondo kiu kontraŭleĝigis sklavecon, kiam prezidenta dekreto aboliciis ĝin.[53] Tamen, neniuj krimaj leĝoj kreiĝis por efektivigi ĝin.[53][54][55] En 2007, "pro internacia premado", la registaro enleĝigis, ke oni povas procesigi sklavhavantojn.[53]

Malgraŭ tio, en 2018 Indekso de Tutmonda Sklaveco taksis, ke 90 000 homoj (2,1 % el la loĝantaro) estas sklavoj,[56][57] malpli ol la 140 000 sklavoj kiujn tiu ĉi organizaĵo raportis en 2013.[58] En 2017 la BBC raportis, ke 600 000 homoj estas sklavoj.[59]

Sociologio de sklavecoRedakti

Aristotelo diris ke estas homoj, kiuj naskiĝis por esti liberaj, kaj homoj, kiuj nature naskiĝis por esti sklavoj. Ĝenerale, oni pensas ke en sklavismaj socioj, estus du grupoj klare definitaj: la sklavaro kaj la liberularo, sed tio ne estas tute vero. Unue, la liberaj homoj ne estas ĉiam sinjoroj, kaj dividiĝis en multaj klasoj, estas ceramistoj, agrikulturistoj, sacerdotoj, nobeluloj, artistoj, vendistoj, ktp. kaj ankaŭ la sklavoj ne estas samaj. Tiu nesamecoj de sklavoj ne estas akcidenta, sed tute necesa por ke la sistemo funkciu, se ĉiuj el ili havus la saman statuson, ili unuiĝus kaj ribelus.

En klasika romia sklavismo estis multaj tipoj de sklavoj: servi, vernae, ancillae (tiuj nur virinoj), ktp. kun rajtoj kaj funkcioj malsamaj. Kelkaj el ili estas preskaŭ liberaj kaj eĉ potencaj, la provincestro de Egipto kaj la estro de financoj de la imperio, ekzemple, estis "sklavoj" de imperiestro, kiu povis ilin mortpuni sen juĝo, sed ili mem havis palacojn kaj sklavojn kaj potencon sur liberaj homoj.

En brazila sklaveco, ankaŭ estis malsamaj tipoj de sklavoj por ke ili ne kuniĝu. Estis la "boçais", nigruloj kiuj venis rekte el Afriko, kiuj faris la plej pezajn laborojn kaj ricevis la plej fortaj punoj, kiuj ĝenerale survivis nur kvin jarojn. Estis la "crioulos", nigruloj kaj mulatoj kiuj naskiĝis en Brazilo kaj parolis la portugalan lingvon, kiuj suferis malpli kruelajn perfortojn. Estis la "mucamas", similaj al romiaj ancillae, ĉiam virinoj, kiuj helpis en hejmajn laborojn. Estis ankaŭ la "negros de ganho", kiuj estis preskaŭ liberaj, loĝis en siaj propraj hejmoj, kaj devis nur pagi kotizon al sia sinjoro. La "crioulos" ofte perfortis kaj denuncis la "boçais", la "mucamas" estis la ligo inter la sinjoro kaj la sklavoj. Kiam sklavo volis peti ion al sinjoro, li unue kontaktiĝis al "mucama", kiu ripetis tion al sinjoro.

Krom la nigruloj, ankaŭ estis indiĝenaj sklavoj en Brazilo, kiuj estis leĝaj aŭ kontraŭlegaj. Se ili estis kontraŭleĝaj, ili rapide mortis, ĉar siaj sinjoroj ne volis ke oficistoj de la reĝo trovus ilin kaj monpunus la sinjoron. Se ili estis laŭleĝajn, apartenis al ŝtato kaj estis luitaj dum unu jaro kaj ŝtata funkciulo (ĝenerale pastro) kontrolis se oni ne tro perfortis ilin.

Finfine, estis en Brazilo eŭropdevenaj kaj azidevenaj kvazaŭsklavoj pro ŝuldoj post 1824. Tiuj "kvazaŭsklavoj" estis eŭropanoj, ĉinoj kaj japanoj, ĉefe germanoj kaj italoj. Kiuj oficiale estis "liberaj" homoj, kiujn oni ne povis, ekzemple, bati aŭ disigi de sia familio, sed kiuj ne ricevis monon pro sia laboro kaj ne havis liberecon por eliri bienojn.

Krom malsamo laŭ "tipo", sklavoj ankaŭ estis malsamaj laŭ "raso" aŭ deveno, tio helpis la hegemonion de sinjoroj, ĉar ofte, oni miksis sklavojn devenajn el malamikaj etnoj. En Brazilo oni ofte miksis indiĝenojn kaj nigrulojn, islamanojn kaj politeistojn, germanojn kaj polojn. Ĝenerale, pro etnocentrismo, unu etno rigardis sin supera al aliaj kaj ne volis kunligiĝi al siaj "malsuperuloj" kontraŭ siaj sinjoroj, kiuj, eĉ se ne estas vere "superaj", almenaŭ, laŭ ili, estis pli similaj al ili mem, kaj "fatale" rekonu la maljustecon sklavigi "superajn" homojn kune kun "malsuperaj". Tiu penso okazis fakte al sklavoj de afrikaj etnoj haŭsa kaj malia, kiuj ribelis ne por fini la sklavecon, sed por ke oni agnosku ilin kiel superajn al aliaj nigruloj, kaj okazis ankaŭ al germanoj, kiuj ĉiam helpis al siaj sinjoroj subpremon al poloj.

Sekve oni povas rigardi ke sklavisma socio estas profunde dividita kaj la ideo de egaleco ne povas ekzisti en ĝi sen detrui ĝin.

BibliografioRedakti

 
Giulio Rosati: "Nova venulino en haremo"

(angla) Christien van den Anker, The political economy of new slavery, 2004.

(angla) Kevin Bales, Disposable people. New slavery in the global economy, 1999.

(angla) Benjamin Barber, Consumed. How markets corrupt children, infantilize adults, and swallow citizens whole, 2007.

(angla) Hugh Hindman, The world of child labor. An historical and regional survey, 2009.

Vidu ankaŭRedakti

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri sklaveco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[60]:

  •  
     Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo. 
  •  
     Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. 
  •  
     Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro. 

ReferencojRedakti

  1. Oxford English Dictionary, 2a eldono 1989, s.v. slave
  2. (Februaro 2017) “What Does the Slave Trade in the Saqaliba Tell Us about Early Islamic Slavery?”, International Journal of Middle East Studies 49 (1), p. 169–172. doi:10.1017/S0020743816001240. 
  3. "The international slave trade", Encyclopædia Britannica.
  4. Lewis 1992, Chapter 1.
  5. Kluge, Friedrich. (1899) “Artikel Sklave”, Etymologisches Wörterbuch Der Deutschen Sprache, 6‑a eldono, Strassburg: Trübner.
  6. Достоевский Ф.М.. (1981) В. Г. Базанов и др., ИРЛИ: Полное собрание сочинений. В 30 томах 23. Дневник писателя за 1876 год. Май-октябрь. Ленинград: Наука. Ленингр. отд-ние, p. 63, 382.
  7. Korth, Georg. (1970) “Zur Etymologie des Wortes 'Slavus' (Sklave)”, Glotta, Zeitschrift fur Griechische und Lateinische Sprache 48. Göttingen: Vandenhoeck & Ruprecht (GmbH & Co. KG), p. 145–153.
  8. Kluge, Friedrich. (1989) “Artikel Sklave”, Elmar Seebold: Etymologisches Wörterbuch Der Deutschen Sprache, 22‑a eldono, Berlin - New York: De Gruyter. ISBN 3-11-006800-1.
  9. Köbler, Gerhard. (1995) “Sklave”, Deutsches Etymologisches Rechtswörterbuch. Tübingen: Mohr. ISBN 978-3-8252-1888-1.
  10. Scholten, Daniel. (2020) “Sklave und Slawe”, Deutsch für Dichter und Denker: Unsere Muttersprache in neuem Licht. Bright Star Books. ISBN 978-3948287061.
  11. Ditten, Hans. (1972) Byzantinoslavica 33. Prague: ACADEMIA, de l’Academie Tchecoslovaque des Sciences et Lettres, p. 183–184.
  12. . Slave or Enslaved Person? It's not just an academic debate for historians of American slavery (19a de Majo 2015). Arkivita el la originalo je 21a de Majo 2015.
  13. Brace, Laura. (2004) The Politics of Property: Labour, Freedom and Belonging. Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-1535-3.
  14. . 'The Bitter Chain of Slavery': Reflections on Slavery in Ancient Rome. Harvard University (2a de Novembro, 2020). Alirita 15a de Novembro, 2022.
  15. Lowcountry Digital History Initiative. College of Charleston. Alirita 29a de Novembro, 2021.
  16. Traditional or Chattel Slavery. The Feminist Sexual Ethics Project. Alirita 31a de Augusto, 2014.
  17. Tiu malpermeso de sklaveco de 1981 ne tuj efektive estis praktikita, ĉar ne estis juraj rimedoj kiel mekanismoj por persekuti tiujn kiuj havis sklavojn. Tio okazis nur en 2007.
  18. 18,0 18,1 Bales 2004, pp. 15–18.
  19. "Debt bondage remains the most prevalent form of forced labour worldwide", United Nations, 15a de Septembro 2016.
  20. "Nigeria's young daughters are sold as 'money wives'", Al Jazeera, 21a de Septembro 2018.
  21. Page 11,12, Sleightholme & Indrani (1996), Guilty Without Trial, (ISBN 0-8135-2381-8)
  22. Chatterjee, Indrani. (2006) Slavery and South Asian History. Indiana University Press. ISBN 978-0-253-11671-0.
  23. M.A. Dandamayev, Barda kaj Bardadārī en Encyclopædia Iranica
  24. Farazmand, Ali (1998) "Persian/Iranian Administrative Tradition", en Jay M. Shafritz (Eldonisto), International Encyclopedia of Public Edict and Administration. Boulder, CO: Westview Press, pp. 1640–1645 – Excerpt: "Persians never practiced mass slavery, and in many cases the situations and lives of semi-slaves (prisoners of war) were in fact better than the common citizens of Persia." (p. 1642)
  25. Experts encourage action against sex trafficking. Arkivita el la originalo je 23a de Decembro, 2009.
  26. Rights–Mexico: 16,000 Victims of Child Sexual Exploitation (13a de Aŭgusto, 2007). Alirita 11a de Februaro, 2016.
  27. Campaign Page: Child Soldiers. Human Rights Watch. Arkivita el la originalo je 13a de Februaro, 2008.
  28. Sullivan, Kevin, "In Togo, a 10-Year-Old's Muted Cry: 'I Couldn't Take Any More'", 26a de Decembro 2008.
  29. "Two-year-old 'at risk' of forced marriage", BBC News, 5a de Marto, 2013.
  30. Honor Diaries : Child/Forced Marriage : Factsheet. Honordiaries.com. Arkivita el la originalo je 24a de Septembro, 2015. Alirita 29a de Septembro, 2015. Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  31. "Forced marriages rampant in Ontario", 20a de Septembro 2013. Arkivigite je 2017-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
  32. Without Consent: Forced Marriage in Australia. Arkivita el la originalo je 13a de Junio, 2015.
  33. UNICEF supports fight to end marriage by abduction in Ethiopia. reliefweb.int (9a de Novembro, 2004). Alirita 29a de Aŭgusto, 2013.
  34. . An Idea Not Worth Drafting: Conscription is Slavery. Capmag.com (20a de Januaro, 2003). Alirita 29a de Septembro, 2015.
  35. . Nationalized Slavery; A policy Italy should dump. Arkivita el la originalo je 12a de Oktobro, 2007. . Ĝi referencas al postuloj kaj por milito kaj por nacia servo en Italio.
  36. . Tax Slavery. Ludwig von Mises Institute (13a de Aprilo, 2000). Alirita 9a de Oktobro, 2006.
  37. Valenstein, Elliot. (Februaro 2002) Blaming the Brain: The Truth About Drugs and Mental Health. Simon and Schuster. ISBN 978-0-7432-3787-1.
  38. Psychiatric Slavery – Thomas Stephen Szasz – Google Books. Alirita 29a de Septembro, 2015.
  39. (2003) “Slavery and psychiatry”, British Journal of Psychiatry 183, p. 77–78. doi:10.1192/bjp.183.1.77-a. 
  40. Spiegel, Marjorie. (1996) The Dreaded Comparison: Human and Animal Slavery. New York: Mirror Books.
  41. Kvar fontoj pri la koncepto de "wage slavery" kaj ties variaj interpretaĵoj, estas ĉe wage slave en dictionary.com alirita la 4an de Marto 2013.
  42. Ellerman 1992.
  43. wage slave. merriam-webster.com. Alirita 4a de Marto 2013.
  44. Constitution Society – Advocates and enforcers of the U.S. and State Constitutions. Alirita 2021-02-06. “...vulgar are the means of livelihood of all hired workmen whom we pay for mere manual labour, not for artistic skill; for in their case the very wage they receive is a pledge of their slavery.”.
  45. Rodná cesta
  46. Franz Löhner; Teresa (Zubi) Zuberbühler. Building the great pyramid How many workers are necessary to build Khufu's pyramid? (germane, angle) (HTML). Alirita 2012-12-15.
  47. 47,0 47,1 47,2 Ursula Cliff (2009). Slavery in Ancient Greece (angle) (HTML). Clio. Arkivita el la originalo je 2013-01-29. Alirita 2012-12-15.
  48. (2007) The Cambridge Economic History of the Greco-Roman World. Cambridge University Press.
  49. Laŭ la Grekoj sklaveco estis institucio “naturjura”; por la romianoj, male, la homo ne estis sklavo pro natura leĝo, sed tia li povis fariĝi se la ŝtataj leĝo tion altrudus. Pro tio la sklavo en Romo povis esti liberigita kaj akiri la roman civitanecon.
  50. Yeda Pessoa de Castro: Falares africanos na Bahia: um vocabulário afro-brasileiro. Academia Brasileira de Letras, Topbooks Editora e Distribuidora de Livros, Rio-de-Ĵanejro 2001.
  51. Slavery in Mauritania Emancipating the Free (21a de Aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 28a de Oktobro 2014. Alirita 28a de Oktobro 2014.
  52. John D. Sutter (Marto 2012) Slavery's Last Stronghold (angle). CNN. Alirita 25a de Junio 2017.
  53. 53,0 53,1 53,2 (8a de Septembro 2014) “Freedom Fighter: A slaving society and an abolitionist's crusade”, The New Yorker. Alirita 16a de Oktobro 2014.. 
  54. "Mauritanian MPs pass slavery law", BBC News, 9a de Aŭgusto 2007.
  55. . Mauritania: Country Made Slavery Illegal Last Month. The East African Standard (6a de Septembro 2007). Alirita 2008-01-21. Arkivigite je 2010-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
  56. "Global Slavery Index country data - Mauritania".
  57. Activists warn over slavery as Mauritania joins U.N. human rights council (27a de Februaro 2020). Alirita 26a de Junio 2020.
  58. Nossiter, Adam, "Mauritania Confronts Long Legacy of Slavery", 11a de Novembro, 2013.
  59. The Abolition season. BBC World Service. Alirita 20a de Aprilo, 2017.
  60. Lernu!. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.

Eksteraj ligilojRedakti