La Rubenonajtingalo, Siberia rubenonajtingalo aŭ simple Siberia najtingalo, Luscinia calliope, estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo, (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rubenonajtingalo
Rubenonajtingalo, masklo
Rubenonajtingalo, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. calliope'
Luscinia calliope
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas migranta kaj insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en miksita arbaro de koniferoj kun subkreskaĵaro en Siberio. Ili nestumas ĉegrunde. Ili vintrumas en Barato kaj Indonezio.

La Rubenonajtingalo estas iomete pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. Ĝi estas tutbruna supre escepte la distinga nigra vosto kun ruĝaj flankomakuloj. Ili havas tre markatan blankan superokulan strion.

La masklo havas tre ruĝan gorĝon (kun blankaj punktetoj) bordita de mallarĝa nigra bordo, kio nomigas la specion. Krome estas blanka strio el la beko, kiel lipharo, kaj inter tiu kaj la simila superokula strio estas nigra masketo el la beko al la okulo. Inoj ne havas tiujn kolorajn markojn, do indas konsideri tiun specion kiel ekzemplo de seksa duformismo.

La masklo havas kanton kiel pli laŭtan version de tiu de la Ĝardensilvio.

Referencoj redakti