Ruda (1869–1947 Německá Ruda, germane Deutsch Eisenberg) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Tvrdkov en distrikto Bruntál. Vivas ĉi tie 78 loĝantoj (2021). Komune kun Tvrdkov kaj Mirotínek ĝi apartenas al mikroregiono Tvrdkov. Ruda estas la plej malnova el la menciitaj tri partoj kaj unuafoje ĝi estas menciata en la jaro 1348. Ĝi situas sur rando de regiono de Rýmařov kaj ties montetriĉaj scenerioj estas kreataj de medio de montaro Nízký Jeseník. Krom multekostaj metaloj oni ĉi tie minis precipe ferercon, laŭ kiu ĝi ricevis ankaŭ sian nomon. En Ruda troviĝas du ekleziaj memorindaĵoj, kiuj estas preĝejo de Maria de la Neĝo kaj kalvaria vojo al Křížový vrch, kiun kreas sabloŝtonaj statuoj kun 14 haltejoj.

Ruda
(Německá Ruda)
germane Deutsch Eisenberg
vilaĝo
Vido al vilaĝo
Oficiala nomo: Ruda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Tvrdkov
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 67 2010
Situo Ruda
 - koordinatoj 49° 51′ 47″ N 17° 11′ 16″ O / 49.86306 °N, 17.18778 °O / 49.86306; 17.18778 (mapo)
Katastro 11,24 km² (1 124 ha) Ruda u Rýmařova
Loĝantaro 78 (2021)
Denseco 6,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1348
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 44
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ruda (Tvrdkov)
Portalo pri Ĉeĥio

Ruda situas en katastra teritorio Ruda u Rýmařova kun areo 11,24 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1348.

Evoluo de nombro de loĝantoj redakti

Nombro de loĝantoj de Ruda laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 869 863 821 713 678 611 592[p 1] 196 222 164 117 82 76
  1. el tio: 7 ĉeĥoslovakoj, 585 germanoj; 564 rom. kat., 28 malnovkat.

En Ruda estas registritaj 67 adresoj: 62 daŭraj objektoj kaj 5 dumtempaj kaj refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 52 domoj, el tio 27 daŭre loĝigitaj.

Memorindaĵoj redakti

Naturinteresaĵoj en la katastra teritorio redakti