Rudolf Reder
Rudolf Reder (naskiĝis la 4-an de aprilo 1881, mortis la 6-an de oktobro 1977) estis unu el nur du holokaŭsto-transvivantoj de la nazia ekstermejo Bełżec/Belzec kiuj atestis pri sia sperto post la milito. Li submetis atestaĵon al la Ĉefa Komisiono por la Enketo de Germanaj Krimoj en januaro 1946 en Krakovo. Laŭ la nombro da polaj judoj kiuj pereis en ĝiaj gasĉambroj, Bełżec/Belzec havis la trian plej altan mortnombron inter la ses naziaj koncentrejoj situantaj en okupata Pollando, taksita inter 500 000 kaj 600 000 viroj, virinoj kaj infanoj. Nur Auschwitz-Birkenau kaj Treblinka havis pli altan viktimkalkulon.
Rudolf Reder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1881 en Dębica |
Morto | 6-an de oktobro 1977 (96-jaraĝa) en Toronto |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Cislajtio Pollando Kanado |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
La postmilita atesto de Reder havis specialan signifon, ĉar Chaim Hirszman/Ĥajm Hirŝman, kiu ankaŭ postvivis la ekstermejon Bełżec, aliĝis al la nova komunista milico en stalinisma Pollando taskigita per la dispremado de la pola subtera movado, torturo, improvizitaj ekzekutoj, kaj amasdeportado al Siberio de pli ol 50 000 politikaj nedeziratoj. Hirszman estis pafita en marto 1946 ĉe sia loĝejo fare de anatemitaj soldatoj, en kunteksto de kontraŭkomunisma ribelo kontraŭ la nova reĝimo, antaŭ ol li povis doni plenan raporton pri sia sperto en la koncentrejo.
En 1949 li ŝanĝis sian nomon al Roman Robak kaj en 1950 elmigris unue al Israelo, poste al Kanado.