Rueda (Valadolido)

(Alidirektita el Rueda (Valladolid))

Rueda [RŬEda] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Rueda estas komprenebla ne-etimologie kiel Rado kaj alude al tio estas rado sur verda fono kaj en la flago kaj en la blazono. Rueda estas la centro de unu el la zonoj de produktado de blanka vino plej gravaj de Hispanio, protektita per devennomo Denominación de Origen Rueda.

Rueda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47490
Demografio
Loĝantaro 1 118  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 4° 58′ U (mapo)41.413888888889-4.9597222222222Koordinatoj: 41° 25′ N, 4° 58′ U (mapo) [+]
Alto 724 m [+]
Areo 9050 km² ( 905 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rueda (Provinco Valadolido)
Rueda (Provinco Valadolido)
DEC
Rueda
Rueda
Situo de Rueda
Rueda (Hispanio)
Rueda (Hispanio)
DEC
Rueda
Rueda
Situo de Rueda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rueda [+]
vdr
Rueda en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Portikoj.
Strato.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Rueda, Foncastín kaj Torrecilla del Valle (Tureto de la Valo), okupas totalan areon de 90,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 204 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 3 400 el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 40 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj 11 de Medina del Campo.

Ĝi limas kun municipoj Nava del Rey, Tordesillas, La Seca, Nava del Rey, Villaverde de Medina kaj Medina del Campo. Ĝia municipa teritorio estas ebena kaj trapasata de la rivero Zapardiel.

Naturo redakti

En parto de la teritorio estas birdoprotekta areo ZEPA La Nava-Rueda. En ĝi eblss distingi tri naturajn areojn kun ties respektivaj birdospecoj, nome la jenaj:

  • En la stepaj ebenaĵoj cerealkampaj eblas trovi rarajn ŝtepobirdojn kiaj la granda otido (Otis tarda), la malgranda turfalko (Falco naumanni) kaj la ruĝa milvo (Milvus milvus, jam ne plu reproduktanta, sed multaj vintrumantaj); dum la malgranda otido (Tetrax tetrax) kaj la pteroklo (Pterocles alchata) estas lastatempe ege malabundaj. Estas malabundaj ankaŭ la burino (Burhinus oedicnemus) kaj la koracio (Coracias garrulus), sed la stepalaŭdo (Melanocorypha calandra) estas abundaj vintre.
  • En la pinaroj de Pinar de la Nava estas kolonio de nigra milvo (Milvus migrans) kaj videblas foje ekzempleroj de marĉostrigo (Asio flammeus) kaj de kaprimulgo (Caprimulgus europaeus), ktp.
  • En malsekejo de Foncastín, ĉe kareksejo kaj ĉeriveraj arbaroj de la rivero Zapardiel foje reproduktiĝas la himantopo (Himantopus himantopus) kaj la alciono (Alcedo atthis) kaj videblas ĉu migre ĉu vintre malgranda botaŭro (Ixobrychus minutus) kaj kolombfalko (Falco columbarius).

Historio redakti

Estas restaĵoj de romia loĝado kaj mencio de urbo Roda en la 8-a jarcento. En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento kaj en 940 menciiĝis Rota. Estis aliaj mencioj en 981 kaj en 996 kiel Castro Rota kaj unu jarcenton poste, en 1195, aperis kun la sama nomo kiam ĝi estis reloĝata per ordono de la reĝo Alfonso la 9-a. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Ĝi venis al jurisdikcio de Medina del Campo en 1349, sed kun privilegio kiel apartenanta al la reĝo. En la 21a de Majo 1636 oni havigas al Rueda la privilegion kaj kategorion de Villa, krom aliajn sep privilegiojn kiuj helpos la disvovligon de Rueda. La ekonomio estis helpata ankaŭ de la produktado de vino, kies abundo kondukis al interveno de la Konsilio de Kastilio en 1763 pro la troa senarbarigo cele al plantigo de vitejoj. Fine de la 19-a jarcento la plago de filoksero (Dactylosphaera vitifoliae) en la tuta regiono kaj ankaŭ en Valadolido, sed Rueda kapablis rekuperiĝi.

Dum la Milito de Hispana Sendependigo Rueda estis okupata de francaj trupoj kaj poste ĝi iĝis Stabanaro de la Duko de Wellington. Estas multaj registroj pri la perdoj kiuj rezultis el tiu milito. En tiu epoko el la loĝlokoj kiuj formis la iaman teritorion de Medina del Campo, Rueda estis plej grava pro loĝantaro kaj pro riĉo de la kamparproduktado.

La 3an de Aŭgusto 1896 okazis grava incendio; la lokanoj de la najbara de Casasola de Arión ege helpis kiam vidis la densan fumkolonon.

Aktualo redakti

 
Vinhelpa institucio en blazondomo.
 
Vino de tipo "verdejo" [berDEĥo].

Rueda disponis de la plej antikva protektita devennomo de Kastilio-Leono, agnoskita en 1977 kaj aprobita definitive en 1980, agrupanta 70 municipojn de la provincoj Valadolido, Avilo kaj Segovio. Estas 600 dungitoj en la vinproduktejoj, plus ĉirkaŭ 110 en aliaj vinproduktaj institucioj, plus aliaj 70 dungitoj en farbindustrio; do entute ĉirkaŭ 1 100, sed ne ĉiuj loĝantaj en Rueda mem, pro kio la loĝantaro ne tiom kreskas.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj ĉefe vitejoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe ankaŭ kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado tra naturo, festoj).

De la historia pasinteco kaj nuna vivagado estas vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, ermitejoj, subteraj vinkeloj, vinproduktejoj (almenaŭ 17), vinproduktaj institucioj, gvatoturo Torrejón ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti