Rukovet - serbokroate, en Esperanto "manpleno" - estas komence dumonata, poste monata gazeto pri literaturo, arto kaj sociaj temoj, kiu ekaperis en majo 1955, kiel voĉo de literatura rondo de la urbo Subotica en la aŭtonoma regiono Vojvodino de tiutempa Jugoslavio kaj nuna Serbio. Unua ĉefredaktoro de la revuo estis Lazar Merković. Pluraj literaturaj publikaĵoj ankaŭ aperis libroforme, tiel ke la revuo ankaŭ konsidereblas libroeldonejo.

Rilate al la literaturo de Esperanto elstarigindas, ke plurfoje en la revuo temiĝis la internacia lingvo kaj ties literaturaj verkoj: interalie en 1974 kaj 1975 je tri partoj (numero 11-12/1974, 1-2/1975 kaj 3-4/1975) aperis ampleksa artikolo de la esperantlingva mondvojaĝisto kaj verkisto Tibor Sekelj pri la vojaĝisto kaj aventuristo Oskar Vojnić, en 1987 (numero 2/1987, paĝoj 173-174) aperis la serbokroata poemo »Svet u njenim rukama« ("La mondo en ŝiaj manoj") de li, kaj en 1983 (numero 5/83, paĝoj 60-72) je titolo »Do Akonkagve i nazad« (Ĝis Akonkagvo kaj reen) la aŭtoroj Milovan Miković kaj Petar Vukov pri Tibor Sekelj informis en tre ampleksa intervjuo kun li.