Rultigaro
Rultigaro aŭ anemogeoĥorio estas la super-grunda parto de arbusto (plejofte salsolo) kiu, mortinta kaj sekiĝinta, malkonektiĝas de la radiko kaj bloviĝas for pro la vento.
Rultigaro en populara kulturo redakti
Tiel ĝi iĝas simbolo de dezertaj areoj, ekzemple de forlasitaj vilaĝoj, kiel tiuj de la vakeraj filmoj.
Uzado fare de homoj redakti
Rultigaro povas utili por ornamo, ekzemple kiel lampo de rustika aspekto, kiu krome filtras la troan lumon.