Rumana ortodoksa preĝejo (Magyarcsanád)
La Rumana ortodoksa preĝejo aŭ Preĝejo de Ĉieliro de Jesuo estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Magyarcsanád, laŭ la ĉefvojo.
Rumana ortodoksa preĝejo de Magyarcsanád | ||
---|---|---|
Rumana ortodoksa preĝejo en Magyarcsanád
| ||
kristana preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Magyarcsanád | |
Geografia situo | 46° 10′ 12″ N, 20° 36′ 38″ O (mapo)46.16994220.610593Koordinatoj: 46° 10′ 12″ N, 20° 36′ 38″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Rumana ortodoksa eklezio | |
provinco | Békés | |
diocezo | Gyula | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | 1808 | |
Specifo | ||
Longo | 23 m | |
Larĝo | 10 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Historio
redaktiRumanoj kaj serboj konstruis komunan preĝejon en 1808. Du apartaj flankoenirejoj estis, kie ili eniris aparte. En 1840 la rilato inter ili malboniĝis, sekve la serboj forlasis la preĝejon. Ekde 1880 ĝi estas oficiale rumana preĝejo. Poste la rumanoj forstrikis la praslavajn tekstojn. En 2008 la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo havas unu navon kaj unu turon. La sanktejo estas pli mallarĝa, ol la navo. Laŭ la kutimo en la interna parto ne estas sidlokoj, nur kelkaj klapseĝoj por la malsanuloj. La mebloj estas originaj. La ikona muro konsistas el 51 bildoj: supre la apostoloj, meze la 12 grandaj festoj, malsupre Jesuo, Johano Baptisto kaj Dipatrino estas videblaj.
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio