Rusia Ekologia Partio "La Verduloj"

La Rusia Ekologia Partio "La Verduloj" - ruse Российская экологическая партия «Зелёные» estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Rusio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1992 kun la nomo экологическое движение «Кедр» ("ekologia movado "siberia pino" - konsiderante ke la vorto "Кедр", kedr, en Rusio ĝenerale ne aludas al la arbo cedro, sed al Кедр сибирский, latine pinus sibiricaesperante siberia pino). En la jaro 2002 la partio ricevis sian nunan nomon.

Rusia Ekologia Partio "La Verduloj"
Российская экологическая партия «Зелёные»
Emblemo de Rusia Ekologia Partio "La Verduloj"
politika partio en Rusio • partio
Lando  Rusio
Fondiĝo 1992
Lingvo(j) Rusa lingvo
Ideologio Verda politiko, agrarismo
Retejo partygreen.ru
vdr
Ekzemplo de afiŝo de la partio
Ekzemplo de foto de kampanja manifestacio

Kromaj verdaj partioj en Rusio redakti

Krom tiu ĉi ekzistas du pliaj rusiaj verdaj partioj: Dum la Rusia Ekologia Partio "La Verduloj" estas tutlanda verda partio sen internacia ligiĝo, la partio "Verda Alternativo" estas plena membro de la Eŭropa Verda Partio kaj la partio "Verda Rusio - Unuiĝo de Rusiaj Verduloj" en majo 2006 atingis la statuson de observa membro.

Eksteraj ligiloj redakti