La partio Verda Alternativo - ruse Зелёная Альтернатива, latinliterigite Zeljonaja Alternativa - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en Rusio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1991 kiel loka partio en Sankt-Peterburgo, iom post iom iĝis politika partio tutlanda, kaj ĝis la jaro 2005 nomiĝis Interregiona Verda Partio. Sur eŭropa nivelo, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio.

Verda Alternativo
Зелёная Альтернатива (Zeljonaja Alternativa)
Emblemo de Verda Alternativo
Verda partio
Lando  Rusio
Estro Aleksej Kozlov kaj Viktoria Gromova
Fondiĝo 1991 / 2005
Lingvo(j) rusa
Ĉefa sidejo pk. 233, 394000 Voroneĵ
Moskva oficejo, pk. 141, 125009 Moskvo
Retejo www.resist.ru
vdr

Dua, pli nova, verda partio en Rusio nomiĝas Unuiĝo de Rusiaj Verduloj. Dum la "Verda Alternativo" estas plena membro de la Eŭropa Verda Partio, la "Unuiĝo de Rusiaj Verduloj" nur dum majo 2006 atingis la statuson de observa membro.

Eksteraj ligiloj redakti