Konstitucia Tribunalo de la Rusia Federacio

(Alidirektita el Rusia Konstitucia Tribunalo)

La Konstitucia Tribunalo de la Rusia Federacio (ruse Конституционный суд Российской Федерации) estas unu el la tri federaciaj tribunaloj konsiderata en la Konstitucio de 1993 kiel la rekta heredanto de la suprema tribunalo instituciita en la jaro 1991 fare de la Kongreso de la Deputitoj de la Popolo de Rusio. Ĝi okupiĝas pri la interpretado de la alta ĉarto, kaj estas la plej grava el ties atribuoj solvi laŭ la Konstitucio de la Federacio pri la konstitucieco de la tekstoj aperigitaj de la diversaj organoj de la ŝtato, kvankam ĝi rajtas ankaŭ interveni en konfliktoj de kompetencoj.

Konstitucia Tribunalo de la Rusia Federacio
emblemo
konstitucia tribunalo
Komenco 12-a de julio 1991 vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Adreso Сенатская площадь, дом 1
Poŝtkodo 190000
Retejo Oficiala retejo
vdr
Fasado de la konstruaĵo en kiu estas la hejmo de la dependaĵoj de la Rusia Konstitucia Tribunalo.

La bazaj fundamentoj de tiu jura organo estas regulataj en la artikolo 125a de la Rusa Konstitucio de 1993 kaj en la federacia konstitucia leĝo de la 24a de Junio 1994 relativa al la Konstitucia Tribunalo de la Rusia Federacio. Pli poste, oni promulgis la leĝon de 15a de Decembro 2001 kiu havigis kelkajn modifojn en la reĝimo de la tribunalo.

Eksteraj ligiloj redakti