Rusio en la Somera Olimpiko 2012

La rusa teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2012 en Londono havis 436 sportistojn. Ili partoprenis en 24 fakoj. Flagtenanto de la rusa teamo estis Marija Ŝarapova[1] dum la malferma ceremonio respektive Anastasija Davidova dum la ferma. La sportistoj atingis 24 orajn, 26 arĝentajn kaj 32 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.

Rusio en la Somera Olimpiko 2012
Somera Olimpiko 2012 en Londono
Flagtenanto:  Marija Ŝarapova[1] (malfermo)
Anastasija Davidova (fermo)
Sportistoj 436 en 24 fakoj
Medaloj
rango: 4
Oro
24
Arĝento
26
Bronzo
32
Sume
82
vdr

La eventoj okazis de la 27-a de julio ĝis la 12-a de aŭgusto 2012.

Kunordigis la teamon la Rusia Olimpika Komitato.

La sekva Vintra Olimpiko 2014 estis en Rusio, en Soĉio, kaj sekve en Londono aktivuloj de la Rusia Olimpika Komitato aparte intense varbis kaj informis pri sportado en Rusio.

Medalistoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2012.
 
la Tura Ponto de Londono kun la olimpikaj ringoj en julio 2012
 
Marija Savinova (oro) kaj Ekaterina Poistogova (bronzo) jubilas post la 800-metra kuro
 
la virina teamo de ritma gimnastiko testas siajn dentojn
Medalo Nomo Disciplino Evento Dato
  Oro Arsen Galstjan ĵudo viroj ĝis 60 kg la 28-an de julio
  Oro Mansur Isajev ĵudo viroj ĝis 73 kg la 30-an de julio
  Oro Tagir Ĥajbulajev ĵudo viroj ĝis 100 kg la 2-an de aŭgusto
  Oro Roman Vlasov lukto vira greka-romia lukto ĝis 74 kg la 5-an de aŭgusto
  Oro Alija Mustafina gimnastiko virinaj malsamaltaj paralelstangoj la 6-an de aŭgusto
  Oro Alan Ĥugajev lukto vira greka-romia lukto ĝis 84 kg la 6-an de aŭgusto
  Oro Julija Zaripova atletiko virina 3000-metra obstaklokuro la 6-an de aŭgusto
  Oro Natalija Iŝĉenko
Svetlana Romaŝina
sinkrona naĝado virina duopo de sinkrona naĝado la 7-an de aŭgusto
  Oro Ilja Zaĥarov plonĝado vira 3-metra saltotabulo la 7-an de aŭgusto
  Oro Ivan Uĥov atletiko vira altosalto 7-an de aŭgusto
  Oro Natalija Antjuĥ atletiko virina 400-metra hurdokuro la 8-an de aŭgusto
  Oro Natalija Vorobieva lukto virina liberstila lukto ĝis 72 kg la 9-an de aŭgusto
  Oro Anastasija Davidova
Maria Gromova
Natalia Isĉenko
Elvira Ĥasjanova
Daria Korobova
Aleksandra Patskeviĉ
Svetlana Romaŝina
Alla Ŝiŝkina
Anĵelika Timanina
sinkrona naĝado virina teamo de sinkrona naĝado la 10-an de aŭgusto
  Oro Dĵamal Otarsultanov lukto virina liberstila lukto ĝis 55 kg la 10-an de aŭgusto
  Oro Tatjana Lisenko atletiko virina martelĵeto la 10-an de aŭgusto
  Oro Jurij Postrigaj
Aleksandr Djaĉenko
kanuado dupersona 200-metra kanuado la 11-an de aŭgusto
  Oro Sergej Kirdjapkin atletiko vira 50-kilometra marŝkurado la 11-an de aŭgusto
  Oro Evgenija Kanajeva gimnastiko virina individua ritma gimnastiko la 11-an de aŭgusto
  Oro Elena Laŝmanova atletiko virina 20-kilometra marŝkurado la 11-an de aŭgusto
  Oro Marija Savinova atletiko virina 800-metra kuro la 11-an de aŭgusto
  Oro Anna Ĉiĉerova atletiko virina altosalto la 11-an de aŭgusto
  Oro Egor Meĥontsev bokso viroj de 75 ĝis 81 kg la 12-an de aŭgusto
  Oro Anastasija Bliznjuk
Uliana Donskova
Ksenia Dudkina
Alina Makarenko
Anastasia Nazarenko
Karolina Sevastjanova
gimnastiko virina individua ritma gimnastiko la 12-an de aŭgusto

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti