Rusnė
Rusnė (jen litove, ĵemajtie: Rosnė, germane Ruß) estas loĝloko en Litovio. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi apartenis al la distrikto Klaipėda, kaj daŭre estas parto de la komunumo Šilutė. En 2016 en la loĝloko vivis 1 630 loĝantoj.
Rusnė / Ruß | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | komunumoparto | ||
Lando | Litovio | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 630 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 18′ N, 21° 23′ O (mapo)55.2972222221.37777778Koordinatoj: 55° 18′ N, 21° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĉe la loĝloko, la rivero Nemunas enfluas la Kuronan Lagunon.
Origine, en la regiono setlis anoj de la balta tribo skalvoj. Ekde la paco de Melno, kiu fiksis limon inter la Grandprinclando Litovio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj, la loĝloko definitive iĝis parto de la regno de la germanaj kavaliroj, kiu poste transformiĝis en la germanlingvan provincon Orienta Prusio. Ekde 1923 Litovio transprenis la kontrolon pri la regiono, kaj la loĝloko oficiale eknomiĝis laŭ litova nomo.
Rusnė estas la plej orienta neakva punkto de la nemuna delto. Sude de la delto limas la alka malaltaĵo, vasta marĉo, kiu foje malprecize alkalkulatis al la delta areo.
Eksteraj ligilojRedakti
GalerioRedakti
monumento pri la lokulo Hermann Kallenbach, akompananto de Gandhi