Alka malaltaĵo

malaltebenaĵa pejzaĝo kun riveroj kaj kanaloj en la limregiono inter la Kaliningrada regiono kaj Litovio (historie en orienta Prusio)

La alka malaltaĵo (germane Elchniederung, antaŭe nur Niederung, do malaltaĵo, post 1945 tradukita al la rusa per Лосиная долина, latinlitere Losinaja dolina) estas malaltebenaĵa pejzaĝo kun riveroj kaj kanaloj en la limregiono inter la Kaliningrada regiono kaj Litovio. Ĝis de la 14-a jarcento ĝis 1923 la tuta regiono apartenis al la regno de la Ordeno de germanaj kavaliroj respektive la germanlingva provinco Orienta Prusio respektive ĝis 1945. La distrikto Elchniederung, antaŭa simple distrikto Niederung de Orienta Prusio ricevis la nomon de ĉi tiu areo ekde adiministra reformo post la Viena Kongreso de 1815.

Alka malaltaĵo
Malaltebenaĵo

LandojRusio, Litovio

- koordinatoj55° 5′ 54″ N, 21° 19′ 21″ O (mapo)55.0982721.322477Koordinatoj: 55° 5′ 54″ N, 21° 19′ 21″ O (mapo)
Areo200 km² (20 000 ha) [+]


Alka malaltaĵo (Kaliningrada provinco)
Alka malaltaĵo (Kaliningrada provinco)
DEC
Alka malaltaĵo
Alka malaltaĵo

Map
Alka malaltaĵo
vdr

Geografio redakti

Norde la alka malaltebenaĵo estas limigita de la rivero Nemuno (Nemunas litove, Memel germane resp. Неман, Njeman ruse), okcidente de la Kuronan Lagunon, sude de la marĉo germane nomata Großer Moosbruch, kiu post 1945 tradukiĝis al la rusa per Большое Моховое болото, latinlitere Bolŝoje Moĥovoje boloto. La malaltebenaĵo estas de aluvia origino kaj do geologie tre juna. La areo estas malmulte loĝata, pli grandaj urboj estas Slavsk (antaŭe Heinrichswalde, la blazono de tiu urbo ankoraŭ nun montras alkon), Bolŝakovo (antaŭe Groß Skaisgirren) kaj Jasnoje (antaŭe KuckerneeseKaukehmen).

La profunda malaltejo antaŭ la Kurona Laguno estas konata kiel la "alka arbaro". Ĝis post la dua mondmilito, alkoj troveblis en la alnaj arbaroj kaj erikejoj.