Sámuel Csernyánszky

Sámuel Csernyánszky [ŝAmuel ĉernjAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csernyánszky Sámuel estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Csernanszky, Chernanski aŭ Czerniansky.

Sámuel Csernyánszky
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de septembro 1759(nun 1759-09-13)
en Hungario Nyustya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 12-an de februaro 1809
en Hungario Bát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Lingvoj slovaka
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Sámuel Csernyánszky[1] naskiĝis la 13-an de septembro 1759 en Nyustya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Hnúšťa en Slovakio), li mortis la 12-an de februaro 1809 en Bát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bátovce en Slovakio).

Biografio redakti

Sámuel Csernyánszky apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li lernis komence en pluraj urboj de Supra Hungarujo, poste inter 1780-1782 li studis en universitato de Jena. Hejmenveninta li estis pastro en tiam grava minurbo Bakabánya. Inter 1778-1785 li estis superintendanto de la minurboj en Supra Hungarujo. Li okupiĝis ankaŭ pri sciencoj kaj verkis-tradukis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Nábožné pisne, které v nemeckém jazika složil C. F. Gellert (tradukaĵo, 1793)
  • Pamatné přibeky grofa Morica Beňovskyho (1808)
  • Epistola posthuma Josephi II. rom. condam imperat. ad summum rom. pontificem reliquosque ecclesiae romanocatholicae episcopos exarata (falsa letero verkita sen supersigno, 1790)
  • Nejlávnejši pravidla slovenské dobropisebnosti (slovaka ortografio, 1802)

Fontoj redakti

Referencoj redakti