Sámuel Pataki (1765-1824)
PATAKI Sámuel estis hungara kuracisto, ĉefkuracisto de Transsilvanujo. Li naskiĝis la 16-an de februaro 1765 en Koloĵvaro kaj mortis la 2-an de aprilo 1824 Koloĵvaro. Li estis la patro de kuracisto Dániel Pataki.
Sámuel Pataki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1765 en Kluĵo |
Morto | 2-an de aprilo 1824 (59-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Biografio redakti
Sámuel Pataki studis en Gotingeno, Vieno kaj Peŝto. Li ricevis diplomon de kuracisto en 1794. Li aplikis unuafoje en Koloĵvaro la variolvakcinon. Li havis elstarajn meritojn en malvenko de ĥolerepidemio en 1814 en Transsilvanujo.
Verkoj pli gravaj redakti
- Descriptio physicochemica aquarum mineralium Transsylvaniae… (Pestini, 1820).
Fonto redakti
- Magyar Életrajzi Lexikon