Sándor Babocsay

biografio pri hungara prokuroro

Sándor Babocsay [ŝAndor baboĉai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Babocsay Sándor estis hungara prokuroro, parlamenta deputito, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis nagyszarvadi [nadjsarvadi].

Sándor Babocsay
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1846 (1846-02-05)
en Eger
Morto 7-an de septembro 1930 (1930-09-07) (84-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akuzistoredaktoropolitikisto
vdr

Sándor Babocsay[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1846 en Eger, li mortis la 7-an de septembro 1930 en Eger.

Biografio redakti

Sándor Babocsay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1866, post 2 jaroj advokatan-juĝistan diplomon. Ekde 1869 li estis ĉefprokuroro de Eger. Inter 1906–1910 li estis parlamentano, inter 1910–1921 li havis la titolon kabineta ĉefkonsilisto. Li estis ankaŭ ĉefredaktoro de la loka ĵurnalo inter 1893 kaj 1919, liaj artikoloj estis legeblaj ankaŭ en aliaj gazetoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Kossuth Lajos arcképének leleplezése alkalmával mondott ünnepi beszéd (1897)
  • Emlékezés Hevesvármegye újabbkori hatvanéves alkotmányos múltjáról (1928)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti