Sándor Gothard [ŝAndor gotard], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gothard Sándor estis hungara astronomo, agronomo, bienulo, fabrikestro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis herényi. Lia frato estis Jenő Gothard.

Sándor Gothard
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1859 (1859-02-06)
en Herény
Morto 14-an de julio 1939 (1939-07-14) (80-jaraĝa)
en Herény
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo astronomoterkultivistopolitikisto
vdr

Sándor Gothard [1] naskiĝis la 6-an de februaro 1859 en Herény (nuntempa urboparto de Szombathely). Li mortis la 14-an de julio 1939 en Herény.

Biografio redakti

Sándor Gothard frekventis gimnazion en Szombathely, poste li lernis juron en Budapeŝto kaj Vieno. Li akiris diplomon en 1880. En la sekva jaro kun sia frato li establis observatorion en Herény. Ĝis 1883 li observis planedojn, poste li okupiĝis pri agronomio en sia bieno. Ekde 1909 li produktis armilojn. Li estis ankaŭ parlamenta deputito.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adatok a Jupiter és Mars bolygó phyisikájához (1883)
  • Nehány szó szarvasmarhatenyésztésünk érdekében (1884)
  • A városi hulladékok értékesítése és a komposzt készítés (1891)
  • A műtrágyák alkalmazása (1893)

Fontoj redakti